• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-29 18:57:23    
vojaĝanta ambasadoro

cri
La suba raporto estas el gazeto "Hungara Fervojista Mondo". Ĝi temas pri germana eminenta esperantisto Heinz Schindler helpema homo kaj la "vojaĝanta ambasadoro" de Esperanto. Jen la kvara parto. (D=Demando).

D: Certe oni scias multe, ke vi kaj via edzino, ĝis kiam ŝi vivis, havis "hobion" vojaĝi tra la mondo. En kiuj landoj vi jam estis multfoje?

Multfoje estas relativa, ĉu temas pri proksimaj aŭ malproksimaj landoj. Pli ol 35-foje mi estis en Francio. En dek aliaj alndoj mi estis minimume ok-foje, inter ili en Hungario kaj Bulgario. Sed ankaŭ en ekstereŭropaj landoj mi estis kelkfoje kiel Ĉinio kaj Usono(6), Japanio (5), Aŭstralio, Novzelando kaj Tajlando (4), Brazilo, Kanado, Meksikio, Maroko, Singapuro kaj Tunezio (3). En 31 landoj mi estis du-foje kaj en 58 landoj unu-foje. SE temas pri Esperanto en malproksimaj landoj, mi devas mencii Ĉinion, Japanion, Brazilon kaj Koreion, kie ĉiu vojaĝo estis ligitaj kun Esperanto.

En Ĉinio en la jaro 1983 dum granda rondvojaĝo ni vizitis la tiaman vic-prezidanton de la Ĉina Esperanto-Ligo Spron Zhang Qi Cheng kaj EPĈ en Pekino kaj Esperanto-kurson kun 50 infanoj de s-ino Ŝi Jimin en Ŝanhajo. En la jaro 1986 mi estis ĉe UK en Pekino kaj la antaŭkongreso en Hongkong, Kunming, Chengdu kaj Tibeto, en 1996 ĉe la 10-a Azia Esperanto-Kongreso en Ŝanhajo, la Esperanto-grupoj de Suzhou, Qingdao kaj Tianjin, EPĈ kaj la Teknika-Scienca Esperanto-Konferenco en Pekino akj en la jaro 1995, 1997 kaj 1998 en Ŝanhajo kaj ĉe la Esperanto-grupo Suzhou.

En Japanio mi estis en la jaro 1965 ĉe la UK, en jaro 1970 renkontiĝo kun naŭ japanaj esperantistoj en Tokio kun mia edzino, en la jaroj 1994, 1995 jah 1998 ĉe la Japanaj Esperanto-Kongresoj, en 1998 ankaŭ ĉe la nordjapana Tohoku-Kongreso, krome post la kongresoj en pli ol dek urboj ĉe esperantistoj aŭ Esperanto-grupoj.