• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-30 18:11:04    
Diĝita Televido pliriĉigas ĉiutagan vivon de popolanoj

cri
101 landoj el Eŭropo, Afriko kaj Mezoriento planas ĉesigi elsendadon de televida programo per stimula signalo. La ĉina plano pri plivastigo de diĝita televido konformas kun tiu de tiuj landoj. Fakte, jam pli ol 4 milionoj da ĉinaj uzantoj ĝuas la bonegan informan servadon liveratan de la diĝita televido. Ili povas laŭbezone elekti bonajn programerojn, aĉeti varojn, registriĝi al hospitalo kaj fari investadon al akcioj per la diĝita televido. En hodiaŭa programero, ni parolos pri tio.

Diĝiteco de televido unue estas en filmado, redaktado, fabrikado kaj elsendado. Kompare kun la nuntempe vaste uzata stimula tekniko, la televida programero kun diĝita signalo havas karakterojn kiel altan klarecon, bonan sonon, grandan enhavecon de programeroj, fortan kapablon kontraŭ interfero, kaj aliajn. Due, apero de la diĝita televido ŝanĝis la situacion de spektantoj, kiuj delonge spektas la programerojn pasive. Per la diĝita televido, la spektantoj povas elekti ŝatatajn programerojn. Pli rimarkinda estas tio, ke la diĝita televido havas parton de funkcioj de komputilo, kaj ĝi estas platformo, kiu liveras oportunajn servojn al ĉiutaga vivo de familioj.

Sinjoro Wang Qinpu, kiu loĝas en la ĉina orienta urbo Hangzhou, jam estas 77-jaraĝa. Televidilo en la hejmo estas intima partnero, kiu akompanas lin kaj lian edzinon ĉiutage. Antaŭ unu jaro, la diĝita televido eniris en ĉiutagan vivon de la geedzoj. Wang Qinpu diris al raportisto, ke nuntempe per la televido, li ne nur povas spekti la plej riĉajn televidajn programerojn, sed ankaŭ povas aĉeti la ŝatatajn librojn. Kaj tio plej surprize ĝojigis lin Li diris:

"Per la diĝita televido, mi povas vidi la liston de plej multe venditaj libroj de la pasinta semajno, kaj vidi, ĉu estas libroj ŝatataj de mi. Se mi ŝatas iujn, mi do aĉetas per la diĝita televido. Ĝi estas tre oportuna."

Post senĉesa disvolviĝado, la kolektado, fabrikado, elsendado, transmisiado de ĉinaj televidaj programeroj jam ĝenerale estis diĝitigitaj, sed nur en ricevado, t.e. la televidilo de spektantoj ankoraŭ estas en stimula tekniko. Nuntempe, multaj urboj antaŭenpuŝas diĝitigan procezon de televidiloj en la ordinaraj familioj.