• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-30 19:23:52    
La ŝtona kavernaro de Longyou meritas la nomon de miraklo

cri
En la periferia tereno malpli ol unu kilometron ĉirkaŭ tiuj sep ŝtonaj kavernoj, oni eltrovis ankaŭ 24 similajn ŝtonajn kavernojn. S-ro Yang Linde, vicprezidanto de la ĉina Asocio pri Petromekaniko kaj Inĝenierado, jam kelkfoje vojaĝis al la ŝtona kavernaro de Longyou. Li diris, ke laŭ lia observado, ĉiu el tiuj ŝtonaj kavernoj estis konstruita laŭ la rigora projekto, malgraŭ ke ili reciproke najbaras unu al alia je la kvar direktoj, ĉiu tamen estas sendependa, ne interligiĝante kun iu ajn alia. Tia preciza subtera mezura tekniko estas admirinda por nuntempuloj, kiuj posedas la modernan evoluintan teknikon. S-ro Yang diris:

"Ĉiufoje, kiam mi venis al la ŝtona kavernaro, mi estis emociita. La ŝtona kavernaro de Longyou estas kreaĵo de antikvaj majstraj metiistoj de Ĉinio, kaj havas grandan valoron por esplori historion de la ĉina antikva civilizacio."

S-ro Yang Linde opinias, ke laŭ vidpunktoj de scienco kaj estetiko, La ŝtona kavernaro de Longyou meritas la nomon de miraklo. Ekzemple, la dispozicio de la ŝtona kavernaro estas tre regula, kaj eĉ laŭ la moderna estetika vidpunkto, ĝi ankoraŭ estas tre valora por esplorado; krome ankaŭ dislokiĝo de ŝtonaj kolonoj subtenantaj la kavernon tute koincidas kun la dividiĝo de ĝia gravito. Ankaŭ tio estas miriga por nuntempuloj. Kaj la celo de konstruado de tiu kolosa ŝtona kavernaro ĝis nun ankoraŭ restas enigmo. Iuj divenis, ke ĝi estis maŭzoleo de antikvaj imperiestroj, aliaj konjektis, ke ĝi estis grena tenejo en la antikveco, ktp. Sed mankas al ni dokumenta aŭ arkeologia atestaĵo por konfirmi, por kio ĝi finfine estis.

Laŭ la grandiozaj arkitektura skalo kaj dispozicio, rafinitaj projekto kaj konstrua teknologio aŭ laŭ plur-flanka valoro, la ŝtona kavernaro de Longyou estas vere rara en la mondo. Kvankam ĉinaj akademiaj rondoj faris vastan kaj profundan esploradon pri tiu ŝtona kavernaro, tamen ankoraŭ ne multas scioj pri ĝi, kaj ekzistas multaj demandoj senrespondaj, ekzemple, laŭ desegnoj ĉizitaj sur ĝiaj muroj, arkeologoj opinias, ke la ŝtona kavernaro emerĝis antaŭ pli ol 2 000 jaroj, sed el kiu jaro kaj el kiuj homoj per kiaj instrumentoj? Ĝis nun neniu povas respondi tiujn demandojn precize.

La mirindeco kaj mistero de la ŝtona kavernaro de Longyou vekis la scivolemon de multaj turistoj en- kaj ekster-landaj. S-ino Zhang Gu el la ĉina Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio diris:

"Estas vere admirinde kaj interese. Kun estimo kaj timo mi rigardas la kavernaron, kaj opinias ĝin tre vizitinda."

Ankaŭ multe da transmaraj turistoj estas altiritaj de tiu kavernaro. S-ino Soili Vatanen el Finnlando diris al ni:

"ĵus mi vizitis la ŝtonan kavernaron de Longyou, ĝi estas vere eksterordinara, neniam antaŭe mi vidis similan konstruaĵon. Se mi havos ŝancon estonte, mi ankoraŭfoje venos ĉi tien por rigardi ĝin."