• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-31 07:23:44    
Lirika Prozisto

CRI

Liu Baiyu, armea verkisto, fama pro prozo en la historio de la nuna literaturo de Ĉinio.

Liu Baiyu, pekinano, naskita en la jaro 1916.

Liu Baiyu, komencinta la verkadon en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, de noveloj, prozaĵoj ĝis raportaĵoj, tuj vekintaj atenton de la literaturista rondo.

La jaron 1942, li partoprenis en reĝustiga movado de laborstilo kaj aǔskultis paroladojn de kamarado Mao Zedong faritajn en literaturartaj kunsidoj okazintaj en la revolucia sanktejo Yan'an. En 1978, li mem diris, "Mia vera vivo komenciĝis en Yan'an." (Vd. en "Ruĝa Agato, Prozaĵa Kolekto de Liu Baiyu"), "Kvazaǔ mi atingus la pinton de montego kaj brakumus la vastan teron per rigardo" ("Kanto al Ruĝa Suno", "Ruĝa Oktobro", prozaĵaj kolektoj).

La proza verkado de Liu Baiyu povas esti dividita en 2 stadiojn:

La 1-a, de 1949 ĝis 1958, en kiu fundamente restis lia stilo de "batalfronta raportado" kiun li faradis en la periodo de liberiga milito – freŝeco de evento, rapideco de spegulado kaj forteco de novaĵeco. Ekzemple, la prozaĵo "Tra Meza Ebenaĵo", spegulanta bonvenigon de aǔroro sur la vasta tero de Ĉinio, povas esti tiustadia ĉefverko plene manifestanta trajtojn de lia verkado. Tiu ĉi prozaĵo, en la formo de taglibro, rakontas, kion la aǔtoro vidas survoje de Pekino ĝis la suda landoparto; kvazaǔ kamerao, kaptanta kortuŝajn objektojn kiuj eĉ havas historian signifon, tiel ke leganto sentu kaj verecon kaj intimecon.

La 2-a stadio, 1959—1966, en kiu Liu Baiyu sin turnis al lirikecigo de prozaĵoj. Li pli kaj pli atentis artecon de strukturo kaj ellason de propra sento, tiel ke literatureco de ĉi-stadiaj prozaĵoj multe pli fortas ol tiu de antaǔaj verkoj. Ekzemple, "Sunleviĝo", "Ruĝa Agato", "Tri Tagojn en Jangzi-rivero", "Sakuraj Floroj" kaj "Vintraj Herboj". En la prozaĵo "Sunleviĝo" la aǔtoro priskribis grandiozan pejzaĵon de sunleviĝo, kiun li estis vidanta en aviadilo fluganta super maro, simboligante tion, ke la nova Ĉinio leviĝas de la oriento en la mondo. La artikolo forte impresis kiel pompe brila olepentraĵo. Kaj la originaleco kuŝas en tio, ke rompante rutinon la aǔtoro prenis kiel fonan objekton nek montpinton nek maran angulon aǔ kabon, sed la ĉielan volbon. En la antaǔa duono de la prozaĵo li eĉ citis superbajn priskribojn de germana poeto Heinrich Heine (1797—1856) kaj rusa verkisto Ivan Sergeeviĉ Turgenev (1818—1883) pri la suna leviĝo, per kio li aludis, ke li startas de klasikaj majstroj, eĉ alilandaj. Kia bravo! Tamen lia "Sunleviĝo" ja sufiĉe elstaras, per tema intensigo kaj vorta subtiligo. Li meritas la titolon "Lirika Prozisto". Li ja kapablas libere ludi vortojn kaj disponi esprimojn, ke ili laǔeble formu majestan belecon.

Estas evidenta ankaǔ manko en prozaĵoj de Liu Baiyu kiu ofte priskribis saman temon en diversaj prozaĵoj kaǔzante, ekster sia atendo, monotonecon kaj gurdecon; por atingi altan lirikecon, li ofte neglektis gardi siajn verkojn kontraǔ vantiĝo kaj malpleniĝo de enhavo.