• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-31 19:21:27    
Diĝita televido eniris en ĉiutagan vivon de ĉinoj

cri
Vicdirektoro de Hangzhou-a Limigita Kompanio pri Diĝita Televido Zheng Xiaolin konigis, ke nuntempe oni diĝitigas la ricevadon de televida signalo ĉefe per aldono de diĝitiga akcesoraĵo al stimul-teknika televido. Li diris, ke tiel la diĝita televido povas fariĝi platformo, kiu liveras gigantan kvanton da informaj servoj. Li diris:

"Kompare kun la stimul-teknika televido, la senda kanalo de la diĝita televido estas pli vasta. La stimul-teknika televido povas transsendi nur kelkdek kanalojn, sed la diĝita televido povas transsendi kelkcent kanalojn. Krome, la senda kvalito altiĝis. Tiel la televidilo estas kvazaŭ simpla komputilo, kaj la manipula metodo estas plej facila ol ĉe komputilo. Antaŭe, la popolanoj pasive spektis la televidaĵojn, sed nun oni povas utiligi la televidon."

Laŭ plano pri plivastigo de diĝita televido de la ĉina registaro, Ĉinio ĉesigos elsendadon de stimul-teknika televido en la jaro 2015, kaj efektivigi diĝitigon de televido en la tuta lando. Vicestro de la scienc-teknika departemento de la ĉina Buroo pri Radio, Filmo kaj Televido Wang Lian diris:

"Ni ellaboris planon laŭ tri regionoj, t.e. orienta, meza kaj okcidenta, kaj laŭ 4 stadioj. Ni klopodas por plenumi transiron de stimul-teknika televido al diĝita televido."

Ĝis nun, nombro de uzantoj de diĝita televido en Ĉinio jam superis 4 milionojn. Ili povas ne nur vidi la klaran programeron kiel per DVD kaj ĝui la sonan efikon kvazaŭ en kinejo per la ordinara televidilo, sed oni ankaŭ ricevi multajn informojn kaj servojn en televida administrado, kulturo, edukado, trafikado kaj aliaj.

Ekzemple en la urbo Hangzhou, iuj lokaj instancoj funkciigis diversajn servojn per la diĝita televido. Respondeculo de la Hangzhou-a Kompanio pri Diĝita Televido sinjorino Tang Yu sciigis al raportisto:

"Ni funkciigas 6 grandajn partojn de servoj al ĉiutaga vivo, t.e. ĉiutag-vivaj informoj, ekspreso de financo kaj ekonomio, amuziĝado, hela administrado, kaj kvartalo--mia hejmo. Ĉiutage la informa platformo havas pli ol 870 mil fojojn de vizitado."

Laŭ informo, televidilo estas la plej populara informa ilo en Ĉinio. En la urboj, populareco de koloraj televidiloj superas 130%, kaj en kamparo atingis 75%. Laŭ informo el la ĉina Buroo pri Radio, Filmo kaj Televido, la diĝitiga plivastiga laboro ekspansias al la mezokcidenta kaj malpliprogresa regiono de Ĉinio, pli kaj pli multe da ĉinaj poplanoj ne nur povos spekti la belegajn programerojn liveratajn de la diĝita televido, sed ankaŭ povos preni la diĝitan televidon kiel sian bonan asistanton en la ĉiutaga vivo.