• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-01 16:03:10    
Ĉinoj interproksimiĝis pro Najbara Festo

cri
Antaŭ 7 jaroj, por revivigi la tradiciajn harmoniajn najbarajn rilatojn, iuj varmkoruloj loĝantaj en la strato nomta Ĉiela Turo de la urbo Tianjin fondis la Najbaran Feston, kuncele intimigi la rilatojn inter najbaroj. Sinjorino Jiao Yang, vicdirektoro de la strata oficejo rakontis al la raportisto:

"Ni opinias, ĉu harmonias la internajbaraj rilatoj, tio rekte influas la kvalitecon de loĝantaro kaj la civilizacian nivelon de la loĝkvartalo. La najbaraj rilatoj estas tre grava praktikema punkto en nia laboroj. Tial, ni fondis la Najbaran Feston en la jaro 1999. Ĉefe temas pri "Najbaro al virto, unuiĝo kaj helpo unu al alia, teneriĝo en ĉiuj familioj por kune disvastigi la civilizacion."

La unusemajna festo en ĉiu aŭtuno estas kolororiĉa, oni disvolvas amikigajn aktivadojn kiaj ĉina ŝako, konkursoj pri kantoj kaj dancoj, helpado al familioj en malfaciloj k.t.p. Ĉiujare oni juĝas plej bonajn najbarojn, kiuj bone kunekzistas. Laŭ konigo, en la kvartalo kun pli ol 60 mil konstantaj loĝantoj jam estas pli ol 700 familioj juĝitaj kiel "bonaj najbaroj" ekde la fondiĝo de la festo.

La Najbara Festo proksimigas la distancojn inter najbaroj kaj ankoraŭ pli intimigos iliajn interrilatojn. La 78-jara avino Ma Shimin estas loĝanto de la kvartalo Ĉiela Turo, emeritiĝinte, ŝi kutime faras ion por najbaroj laŭ sia ebleco: pasigo de mesaĝoj aŭ purigado de domega koridoro. Kaj, se okazis io ĉe hejmo de avino Ma, ĉiuj volonte helpas ŝin. En la antaŭpasinta jaro, ŝia edzo, pli ol 80-jara, abrupte malsaniĝis. Ŝi havis helpojn de la najbaroj. Tiu okazo profunde impresis ŝin:

"Tiam li ne bone fartis, malsaniĝis. Miaj gefiloj ne vivis ĉe ni. Kion mi faru? Dank` al la najbaroj, kiuj portis lin en hospitalon, iu faris registron, alia prenis medikamentojn, ĉiuj donis monon. Se ne estas najbaroj, mia edzo eble forpasis. Rememorante tion, mi ĉiam sentas varmon en la koro."

Nun la Najbara Festo de la strato Ĉiela Turo jam disvastiĝis ne nur al aliaj kvartaloj de la urbo Tianjin, sed ankaŭ penetras en aliajn urbojn de Ĉinio.

En la orienta urbo Hangzhou fama pro bela pejzaĝo okazas en ĉiu oktobro Najbara Festo. Kiam la festo alvenas, flirtas enla tuta urbo flavaj rubandoj simbolantaj feliĉon kaj harmonion. Preskaŭ ĉiuj kvartaloj montras aktivadojn: sporta kunveno de akordaj najbaroj, kvartalaj baloj kaj aliaj.

Foje en malnova kvartalo Sunleviĝo de Hangzhou por la festo oni elkovis tre originalan ideon kaj gaje faris centfamilian bankedon, pri kio, Pli ol cent familioj montris sian privatan pladon por ke najbaroj kune gustumu. Tiutage, super la tuta placo ŝvebis bonodoro de pladoj, oni nomas ĉiujn pladojn per la kuirintaj familioj, ekzemple; fiŝkapa supo de avino Lin, tohuo de bofrato Wang kaj bovaĵoj de oĉjo Chen…..

Parolante pri la sceno de la tago, sinjorino Fan Fengdi ĝoje diris:

"Ni ĉiuj estis plezuraj. Ĉiuj manĝis kun granda ĝuo. La kvartalo origine estis granda familio. La aktivado pliigis komprenigojn kaj reciprokajn helpojn inter najbaroj kaj prilumis la etoson de la granda familio."

Fan Fengdi ankoraŭ memoras, ke tiam iu najbaro montris sian kuiritan fiŝaĵon tre bongustan, kiu logis ĉirkaŭantajn loĝantojn sinsekve peti instruon pri la farado. Tiel, najbaroj kutime eĉ ne salutantaj interkonsiliĝis pri la kuira arto. La sceno estis kaj gaja kaj amika.

Kvankam estas nur kelkaj tagoj dum la Najbara Festo, tamen la belega amikeco de la festo ĉiam restas en la ĉiutaga vivo de la loĝantoj.