• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-04 17:02:06    
eksterlandaj travivaĵoj de Heinz Schindler

cri
La suba intervjuo estas el gazeto "Hungara Fervojista Mondo". Ĝi temas pri germana eminenta esperantisto Heinz Schindler, helpema homo kaj la "vojaĝanta ambasadoro" de Esperanto. Jen la kvina parto. (D=Demando)

D: En kiuj ekzotikaj landoj vi estis? Bonvolu rakonti pri kelkaj travivaĵoj eksterlande kun via edzino.

Ni estis en multaj ekzotikaj landoj, ĉar jam en 1970 kaj 1974 ni faris la unuajn rondvojaĝojn ĉirkaŭ la mondo kaj poste krom flugoj ankaŭ ok kroz-ŝipvojaĝojn. Neforgeseblaj estis la famaj ekzotikaj konstruaĵoj kiel la Taĵ Mahal en Hindio, la temploj, pagodoj kaj aliaj imponaj konstruaĵoj en Nepalo, Burmao, Sri Lankao, Tajlando, Malajzio, Indonezio, Singapuro, Ĉinio kaj Japanio. Krom tio plaĉis al ni la popoldancoj la indiĝenoj en multaj landoj aŭ regionoj kiel en Novzelando, sed ankaŭ sur aliaj insuloj en la Pacifiko, en la Kariba maro kaj en sudaj Afrikaj landoj kiel svazilando, Transkaj- kaj Zululando. Krom tiuj aranĝoj prefere por turistoj, Hanna kaj mi entreprenis multe private. En Tonga ni estis ĉe festo kun la princino. Ej Brunei ni vidis la edzinon de la sultano kaj vizitis la famaan marmuzeon. De samoa ni faris flugekskurson al amerikana Samoa kaj vespere reen per malgranda aviadilo por nur naŭ personoj. En Tahiti ĉe vera geedziĝfesto mi dancis kun florornamita Tahiti-knabino. En Sankta Helena ni vizitis la domon kaj la unuan tombon de Napoleon, kiu mortis sur Helena.

D; Tutkore gratulante al vi pro la aljuĝita Premio deguchi, mi demandas vin, entute en kiom landoj jam vi estis, kaj precize kial vi ricevis la premion?

De la 1994 memstaraj ŝtatoj de la mondo mi estis en 128, de tiuj en 115 kun mia edzino, kaj 20 duondependaj regionoj aŭ kolonioj. Mi havis korespondadon aŭ personajn renkontiĝojn kun esperantistoj en 53 landoj.

Mi ricevis premion parte pro nia multflanka laboro por Esperanto dum la lastaj 40 jaroj, sed prefere pro la multaj vizitoj kaj subtenoj de Esperanto-kunvenoj, organizaĵoj, grupoj kaj aktivaj esperantistoj en kaj el aliaj landoj. Kelkajn mi ankaŭ aliĝis al Societo Zamenhof aŭ abonis Esperanto-gazetojn por ili.