• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-04 20:04:01    
Ĉina Esperantisto-komercisto en Turkio

cri
Tiu ja estas s-ro Song Zibin, prezidanto de Turka Ĉin-Komercista Asocio kaj la plej sukcesa ĉin-komercisto en Turkio. Nuntempe li jam havas profesian turisman agentejon, ĉin-manĝejon, hotelojn kaj kelkajn kompaniojn en Turkio. Farante intervjuon al li, nia raportistino trovis, ke li estas esperantisto el Anhei-provinco de Ĉinio. Krome, Esperanto multe helpis lin gajni komercan sukceson en Turkio. Kiel li fariĝis Esperantisto-komercisto? Kaj kia estas lia speciala sperto? Nun pli da detaloj el la intervjuo.

Farante sinprezentadon, li diris, ke li eklernis Esperanton en 1978. Post diplomitiĝo, li instruis Esperanton respektive en Anhei-universitato kaj Ĉina Sciencteknika Universitato kelkajn jarojn. Li eĉ estas prezidanto de Internacia E-Goa Asocio kaj kompilis iujn profesiajn librojn pri goo. Kiel li poste fariĝis komercisto, estiĝinte esperantisto,? Kaj kian rolon Esperanto ludis en lia komerca vivo? Respondante al tiuj demandoj, li diris:

"En la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, nia registaro volis enkonduki alilandan kapitalon. Tiam por montri rolon de Esperanto en internacia komercado, multe da ĉinaj esperantistoj sinsekve skribis leterojn al alilandanoj, proponante, ke ili faru investadon en Ĉinio. Tamen, tio ja fundamente ne havis efikon pro tio, ke plejparto de alilandaj esperantistoj estas altaĝaj kaj ĉefe faras akademian esploradon, tial ili ne havas sufiĉe da kapitalo por fari investadon en Ĉinio. Surbaze de tio, mi alprenis tute alian rimedon. Mi leteris al diverslandaj esperantistoj kaj en la letero mi diris, ke mi volas fari investadon al ilia lando."

Laŭ lia konigo, kontaktaj manieroj de alilandaj esperantistoj tiam estis troveblaj el ĉina E-gazeto "El Popola Ĉinio" kaj jarlibro de UEA. Liaj leteroj al diverslandaj esperantistoj fakte havis la saman tekston kiel jene: "Mi volas fari investadon en via lando kaj kiaj varoj estas bezonataj en via lando". Ekster lia atendo, li baldaŭ rivecis multege da respondoj el Rusio, Hungario, Norvegio kaj aliaj landoj. Oni esprimis en la respondo, ke ili ege ŝatas ĉinajn varojn kaj esprimis la esperon, ke li faru investadon en ilia propra lando.

El tiuj landoj, li fine elektis Turkion kiel sian cellandon. Li tiamaniere klarigis:

"Mi elektis iujn el tiuj landoj. Mi unue persone al nordeŭropaj landoj kaj mezeŭropaj landoj. Tamen ne troviĝas multe da homfluo sur stratoj de tiuj landoj. Krome, ili ĉefe vendas famajn brandojn el Francio kaj Italio. Mi mem opinias, ke tiuj landoj ne havas densan komercan medion kaj estas malfacile, ke ĉinaj varoj eniru en tiujn landojn. Poste mi elektis Istanbulon de Turkio pro kelkaj kialoj. Unue, Istanbulo havas 15 milionojn da loĝantoj. Tio ja estas preskaŭ sama al tiu de Ŝanhajo. Sekve, prezidanto de Istanbula E-asocio sendis al mi invitilon. Fine, Turkio miaopinie estas bonega loko inter Azio kaj Eŭropo."

Poste kiel kunlaboranto de iu kompanio, kiu volas fari investadon kaj enirigi ĉinajn varojn en Turkion, li havis fundamentan kapitalon. Post alveno al Turkio, li laŭinvitite loĝis en la hejmo de la prezidanto de Istanbula E-Asocio. La prezidanto kaj lia edzino ambaŭ estis esperantistoj, tial s-ro Song Zibin kaj la geedzoj ne havis malfacilaĵojn en interkomunikado. La geedzoj per Esperanto eksplikis al li koncernajn leĝojn, regulojn kaj konon pri komercado en Turkio. Tio donis al li avangardan kondiĉon por lia komercado. En la intervjuo, li esprimis sian dankon al Esperanto. Li diris, se sen Esperanto, li ne povis fari interkomunikadon kun turkoj pro du kialoj, unue, li ne scipovis la turkan lingvon, due, turkianoj ne parolis la anglan lingvon. Ĝuste pro Esperanto, li rapide konis ĉiujn koncernajn sciojn pri komercado kaj establis la unuan kompanion en Turkio.

Post restado en Turkio, li faris enketadon pri merkato, ekzemple kio estas postulata de Turkio kaj riĉa en Ĉinio. Poste li rapide kontaktis enlandajn kompaniojn tiel ke ili sendu al li ĉinajn varojn bezonatajn en Turkio. Ĉio glate iris. Ĉinaj varoj estas bonvenaj en Turkio.

Tamen li ne estis kontenta je propra sukceso. Li poste skribis al enlandaj E-gazetoj kaj proponis, ke ĉinaj enlandaj esperantistoj faru investadon en aliaj landoj.

Li tiamaniere konigis pri sia komercado. Komence lia ĉin-manĝejo estis por havigi al liaj laborantoj bongustajn manĝaĵojn. Ĉinaj manĝaĵoj estas tute malsamaj ol tiuj de la Okcidento. Post iom da disvolvado, la manĝejo ankaŭ estas malfermita por okcidentaj vizitantoj. Post nelonge, li establis turisman agentejon. Ĉar li trovis, ke pli kaj pli da ĉinoj volas fari viziton al Turkio kaj ankaŭ turkoj volas fari viziton al Ĉinio. LI estas la unua ĉino, kiu venis al Turkio por fari investadon.

Komence de lia kariero, liaj parencoj kaj amikoj venis al Turkio kaj helpis lin administri kompaniojn. Post iom da restado, ili jam havis sufiĉe da sperto kaj kono, kaj volis establi siajn proprajn kompaniojn. Li esprimis, ke tio ja estas tute natura. Ankaŭ li mem subtenis ilin havi proprajn kompaniojn. Ĝuste pro li, pli kaj pli da ĉinoj faras komercadon en Turkio, kaj faras kontribuon por dulanda komercado.

Demandite, kian novan planon li havas en la estonteco, li diris, ke nuntempe li volas fari investadon en patrujo Ĉinio kaj planas establi import-eksportan kompanion en Ĉinio. Unuflanke, pro bonkvaliteco kaj malkareco de ĉinaj varoj, multe da turkaj komercistoj volas importi ĉinajn varojn kaj vendi ilin en Turkio.

Tamen, lingvo ankaŭestas granda baro. Multe da turkaj komercistoj ne scipovas la ĉinan lingvon kaj ĉinaj komercistoj ne scipovas la turkan. Tial ia bona ideo venis al lia kapo. Li liveras al ili lingvo-instruadon, informojn pri ĉinaj komercaj leĝoj kaj reguloj. Li opinias, ke tia klopodo ne estas senefika, ĉar tio nature pli faciligos eksportadon de ĉinaj varoj al Turkio. Tiamaniere senĉese pliiĝos komercado inter Ĉinio kaj Turkio.

En la intervjuo, li diris sian kredon, ke alvenas printempo de Esperanto. Li tiele eksplikis sian vidpuntkon

"Nuntempe la ĉina registaro kuraĝigas "eliron" de kompanioj al aliaj landoj. La registaro eĉ liveris bonan politikon. Samtempe ankaŭ tiuj kompanioj volas eliri el Ĉinio kaj fari investadon en aliaj landoj. Tamen lingvo estas la plej granda problemo. Ĉar ne troviĝas multe da spertaj intrepretistoj. Kaj nun Esperanto ja estas la plej bona elekto. Ekzemple en Brazilo estas ege facile trovi esperantistojn, kiuj bone scipovas Esperanton."

Respondante al la demando, kiel oni uzas Esperanton en internacia komercado, li diris, ke oni povas uzi Esperanton kiel intertraktadan lingvon. Tio ne nur faciligos komunikadon, sed ankaŭ malpliigos elspezon de kompanioj.