• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-05 13:27:13    
Vojaĝo al kavernaro Mogao

cri
Ni konduku vin al la fama turisma vizitindejo –la Kavernaro Mogao, situanta en la nordokcidenta landparto de Ĉinio.

La Kavernaro Mogao, konata kiel Mil-budha Kavernaro, estas monde fama budaisma ruino. Ĝi situas en la monto Mingsha, 25 kilometrojn sudoriente de la urbo Dunhuang en la provinco Gansu. Ĝi aperis en la jaro 366. Laŭdire, tiujare, iu bonzo vagis ĝis tiu loko kaj vidis, ke la monto Mingsha brilas je blindigaj oraj radioj. Li konsciis, ke la loko estas budha tereno, sekve li elfosigis la unuan budhan niĉon sur la klifo de la monto. La fosado daŭris ĝis la jaro 1368, kiam aperis tie proksimume mil budho-kavernoj, ekde tiu jaro, oni ne fosis plu kavernojn en tiu loko.

La Kavernaro Mogao konsistas el divers-dimensiaj kavernoj, ankaŭ la alteco kaj grandeco de tieaj statuoj estas diferencaj. La grandaj aspektas majestaj, kaj la malgrandaj delikataj. En la jaro 1987, la Kavernaro Mogao estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

Nuntempe, por protekti kulturajn relikvojn, oni malfermis nur malpli ol 30 kavernojn, kaj la vizito al tiuj malfermitaj kavernoj devas esti kondukata de ĉiĉeronoj. Laŭ konigo fare de ĉiĉerono fraŭlino Liu Hongli, necesas ĉirkaŭ 2 horoj por viziti dekkelkajn kavernojn, sed la detala vizito al ĉiuj malfermitaj kavernoj bezonas la tutan tagon.

Fraŭlino Liu Hongli diris, ke ĝenerale ĉiĉeronoj emas konduki turistojn al la kaverno n. 96, ĉar ekstere de tiu kaverno staras 9-etaĝa halo, kiu estas simbola konstruo de la Kavernaro Mogao. Ŝi diris:

"En la kaverno n. 96 ekzistas la plej granda budho-statuo de la Kavernaro Mogao, t.e. la statuo de Majtrejo alta je 35,5 metroj, kaj ĝi ankaŭ estas la monde plej granda el la en-domaj budho-statuoj."

La kaverno n. 96 estis elfosita en la jaro 695. Kvankam la budho-statuoj de la kaverno estis multfoje riparitaj kaj jam perdis la originalecon, tamen ili ankoraŭ rezervas sian majestecon kaj grandiozecon. Se vizitantoj deziras pli bone koni la originan fizionomion de la Kavernaro Mogao, ili devas rigardi la kavernon n. 328, kie troviĝas grupo da tre brilaj statuoj.

La grupo konsistas el 5 statuoj. En la mezo estas statuo de Ŝakjamunio, kiu alte sidas sur lotusflora soklo kaj estas dignomiena. Ĉe lia maldekstra flanko estas statuo de lia pliaĝa disĉiplo Mahakasyapa kaj ĉe la dekstra flanko estas statuo de lia plej juna disĉiplo Ananda. Apud la statuoj de tiuj du disĉiploj vidiĝas statuoj de du bodisatvoj. Tiu grupo da statuoj estis skulptitaj tre vivsimile.