• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-05 15:44:21    
Ĉina eldonada rondo zorgeme publikigis "plej belan libron"

cri

Karaj retlegantoj, en la lastaj jaroj, ĉina eldonada rondo zorgeme publikigis librojn temantajn pri naciaj kaj popolaj kulturo kaj arto kaj faris klopodon por protekti nemateriajn kulturajn heredaĵojn. La klopodo ankaŭ estas agnoskata en la internacia eldonada rondo. Antaŭ nelonge "Libro pri Arto de Kajtoj de Cao Xueqin" estas juĝita kiel "la plej bela libro en la mondo" en 2006.

Apreco kaj elekto de "la plej bela libro en la mondo" estas monda aktivado de libra kulturo subtenata de la germana registaro. Ĉijare "Libro pri Arto de Kajtoj de Cao Xueqin" prezentita de Ĉinio venkis pli ol 600 specojn de libroj el 34 landoj kaj gajnis honoran titolon "la plej bela libro en la mondo" kun 13 specoj de libroj el aliaj landoj. Verkinto kaj respondeca redaktoro de la libro sinjoro Huang Daojing konigis staton pri premio-peto de la libro. Li diris:

"'La plej bela libro en la mondo'estas plej aŭtoritata internacia apreca kaj elekta aktivado en la internaciaj libra rondo kaj fakula rondo, kiu faras juĝon laŭ du partoj, la unua estas bindada projekto kaj kompleta beleco de libro kaj la dua estas valoreco kaj graveco de entenataj kulturo, akademieco, historia dokumenteco en libro. Tio estas la unua fojo por ni publikigi tian libron, kia tiu pri arto de kajtoj de Cao Xueqin. Cao Xueqin estas reprezentanto de la ĉina kulturo, li mem estas marko de la ĉina kulturo kaj spegulas kulturan heredadon."

Cao Xueqin, kiu vivis en la 18-a jarcento estas majstro de ĉina antikva literaturo. Lia romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas unu el ĉinaj kvar klasikaj romanoj. Li samtempe estas specialisto de metiartaĵoj kaj lertas en produkto de kajtoj. Li speciale verkis libron pri produktado de diversaj kajtoj kaj nun la libro jam perdiĝis. Laŭ konigo de maljunulo Kong Xiangze 83-jara, li pene turniĝis kaj gajnis plejparton da enhavo de la libro en sia juneco. Atlason de centoj de kajtoj en la "Libro pri Arto de Kajtoj de Cao Xueqin" estas sub speciala produktado de tri generacioj de Kong Xiangze kaj poste estas notita per fotado.

Sinjoro Zhao Jian, projektisto de la libro estas profesoro de belarta instituto de Qinghua-a Universitato kaj estas fama artisto de libra projekto de bindado kaj enpaĝigo. Li donis duonan jaron por projekti la libron. Li diris:

"Oni demandis: ĉu vi per duona jaro projektis la libron? Mi pensis, ke estas grave, ke mi spertas senton de flugigo de kajto, similan senton de Cao Xueqin kaj tio bezonas iom da tempo. Fakte tio estas koncepto al kulturo kaj devas trovi spacon. Laŭ mi, la libro temas pri ĉina kulturo kaj estas bindita per fadeno."