• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-05 17:09:20    
Kiel Bankoko solvas trafikan ŝtopiĝon (foto)

cri

La tajlanda ĉefurbo Bankoko estas humure titolita "liberĉiela parko plej vasta en la mondo". Tio aludas, ke la trafika ŝtopiĝo en Bankojo estas ekstreme serioza. Tamen pro relative evoluinta publika trafiko, la ĝenerala trafika ordo de Tajlando ne estas multe influata de abrupta multiĝo de privataj aŭtoj. Kaj plie, la tri-flanka trafika reto "subtera-surtera-aera" en Bankoko kaj personeca servado provizas solvon de la urba trafika ŝtopiĝo per bonefika preskribo.

Nun en Bankoko estas pli ol 4 milionoj da aŭtoj kaj la nombro ankoraŭ multiĝas jare je 500 miloj. Krome, estas ankaŭ du-tri milionoj da motorcikloj kaj multnombraj apertaj kamionetoj. Pro ĉio ĉi la bankokaj ŝoseoj estas plene ŝtopitaj. La aŭtokurejoj estas mallarĝaj, ne estas vojo por biciklo kaj la trotuaro estas des pli mallarĝa. Estas imageble, kiel ege ŝtopiĝas la bankoka trafiko.

En la kvartaloj de Bankoko la konstruaĵoj interpuŝiĝas, la prezo de tero estas altega kaj larĝigo de ŝoseoj kaj konstruado de novaj ŝoseoj estas multekostaj. Do Bankoko iras la vojon de disvolvo de multnivela trafikado. Antaŭ dek jaroj Bankoko invitis germanajn arkitektojn por ŝoseoj. Ili projektis du urbajn trunkajn rapidajn levitajn vojojn. La vojoj altas 10 metrojn, kun sennombraj branĉoj kaj dekoj da en- kaj el-irejoj, kaj interligas la ĉefajn kvartalojn de Bankoko.

Krome, en la lastaj du jaroj Bankoko ankaŭ konstruis tramvojojn kaj metroon.

La metroo de Bankoko estis finkonstruita en 2004. Por ĝi oni alprenis internacie progresintajn teknikojn kaj ekipaĵojn. La metroo longas 20 kilometrojn kun 18 stacioj kaj etendiĝas tra la plej multe loĝataj kvartaloj de Bankoko. En ĉeftempo trajno startas en la tria minuto kaj en aliaj tempoj en la sesa minuto. Iam tage veturas per metroo 250 000 homfojoj. Plimultaj stacioj estas tri-etaĝaj respektive por butiko kaj trairejo, bileto kaj konsultejo kaj kajo.

Por solvi la problemon de tratiko longtempe ĝenantan loĝantojn, la magistrato de Bankoko maksimume altigas la efikecon de la profitofontoj de urbaj vojoj. La trafikaj apartigaj blokoj ne estas fiksitaj. La trafikaj administraj fakoj povas ilin rearanĝi laŭ la trafikado en malsamaj tempoj.

Krome, la trafikaj administraj fakoj de Bankoko sufiĉe utiligas radistacion, televidstacion kaj aliajn amaskomunikilojn por solvi la problemon de trafika ŝtopiĝo. En sia kanalo pri vivo, televidstacio ĉiutage plurfoje raportas pri trafikado en la kvartaloj; trafika radio ankoraŭ funkciigas servan telefonon, aŭskultantoj povas iam ajn telefoni al la programa prezidanto pri trafikado en iu ajn regiono de Bankoko, eĉ povas peti programan prezidanton elekti por ili la plej bonan kurson por atingi la cellokon.

La Bankoka Metroa Kompanio planas investi 7,5 miliardojn da usonaj dolaroj antaŭ la jaro 2010 por konstrui aliajn sep kursojn totale longajn je 248 kilometroj. Post finkonstruiĝo de tiuj kursoj, 4,5 milionoj da bankokanoj oportune veturos per metroo anstataŭ la surteraj veturiloj. Bankoko ankaŭ funkciigis en la pasinta jaro "inteligentan trafikan sistemon", instalis al 40 ĉefaj vojoj de la urbo elektronikan mapon, por ke la ŝoforoj konu la ĉirkaŭan trafikadon, evitu ŝtopitan vojon kaj akcidentejon, tiel ke la trafiko estas ankoraŭ pli glala.