• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-06 08:30:28    
Te-trinkado en urbo Chengdu

cri
En nia lando la urbanoj de Chengdu estas konataj pro senzorgemo kaj senĝeneco. En postlaboraj horoj ili emas sin amuzi per ludo Maĝango kaj vizito al te-trinkejoj. Ni konduku vin al Chengdu por gastiĝi tie kiel te-trinkantoj.

Ĉar Chengdu-anoj ŝatas viziti te-trinkejojn, tial en tiu urbo troviĝas multe da te-trinkejoj, kiuj varias laŭ skalo kaj lukseco. Precipe ĉe malnovaj stratoj kaj stratetoj ofte videblas te-trinkejoj, kiuj ĉiam estas homplenaj.

La te-trinkejo aparte plaĉas al Chengdu-anoj, ĉar tie ili povas libere babiladi pri diversaj problemoj kaj aŭdi interesajn rakontojn el diversaj tempoj. Fakte la malgranda te-trinkejo similas al la granda socio. Ĉi tie komercistoj diskutas pri negocoj, emeritoj ĝuas sen-okupan tempon, amikoj rememoras belajn tagojn kune pasigitajn, geamantoj kolombumas ktp. Juna sinjoro Zhao Shengsheng, kiu ofte vizitas te-trinkejon, diris, ke teo povas kaj sensoifigi kaj refreŝigi. Kiam taso da teo estas englutita, la cerbo fariĝas sobra, kaj ankaŭ la longa babilado daŭras senfine. Li diris:

"Kiam mi estas libera, mi kutimas veni al te-trinkejo, kie mi povas apreci pejzaĝojn aŭ spekti prezentadon de te-ceremonio. Ĉi tie mi interparolas pri komercado kun kolegoj, kaj iam mi babilas kun amikoj pri privataj aferoj."

Laŭ strukturo kaj etoso, la te-trinkejoj de la urbo Chengdu estas multe diferencaj disde tiuj en aliaj lokoj de Ĉinio. En te-trinkejoj de norda Ĉinio popularas la alta tablo, longa benko kaj serioza etoso iom enuiga; sed en la urbo Chengdu, la te-trinkejoj estas karakterizataj je komforta sidejo, gustoplena teo kaj humura etoso. La te-trinkejaj tabloj briletas pro longa uzado, bambuaj apogseĝoj tute taŭgas al la movo de homaj membroj, evitigas al sidantoj dormemon malsame ol sofo kaj ferdek-seĝo, kaj faras te-trinkantojn senlacaj eĉ post la tuttaga restado tie. Chengdu-anoj kutimas viziti jam la de si konatan te-trinkejon. Por alilokaj turistoj, kiuj volas sperti la guston de malnovaj te-trinkejoj, la plej bona loko eble estas tiu ĉe la ponto Nanqiao de la akvoutiliga konstruaĵo Dujiangyan. Tie multas homoj kaj belas la vidindaĵoj el riveraj fluoj, grandaj arboj, te-trinkejoj kaj lokaj manĝetoj, kaj regas la granda vigleco. S-ro Wu Qing, posedanto de iu malgranda te-trinkejo, diris, ke la trajto de malgrandaj te-trinkejoj estas, ke ĉi tie te-trinkantoj sentas sin kiel hejme, sen ajna sinĝeneco. Li diris:

"Mia te-trinkejo posedas la teon el diversaj famaj specoj, liveras la vastan spacon al te-trinkantoj kaj ankaŭ sufiĉan komfortecon al ili."