• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-06 11:09:15    
Okazis 2006ajara Internacia Aŭtorrajta Forumo en Pekino

cri
Okazis 2006ajara Internacia Aŭtorrajta Forumo en Pekino

La 5-an de septembro en Pekino, okazis 2006ajara Internacia Aŭtorrajta Forumo. Tio estas internacia forumo de koncerna industrio de la ĉina aŭtorrajto kun plej alta normo kaj plej granda skalo.

La forumo estas gastagita de Ĉina Aŭtorrajta Buroo kaj Organizo de Monda Intelekta Proprieto kaj prenas "disvolviĝo kaj novigo de koncerna industrio de aŭtorrajto" kiel ĉeftemo.

Ĉinio direktos disvolvon de brutbreda industrio al grandskala bredado

La 5-an de septembro, ĉina vicministro pri agrikulturo Zhang Baowen esprimis en Pekino, ke Ĉinio laŭpaŝe disvolvos modernan grandskalan bredadon por garantii kvalitan sekurecon de bruta produkto kaj sekurecon de ekologia medio.

Tion esprimis Zhang Baowen en gazetara konferenco okazigita de la novaĵa oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro.

Ĉinio investis 1 000 miliardojn da juanoj en lastaj 6 jaroj por fortigi konstruadon de infrastrukturo en okcidenta regiono

La 5-an de septembro en Pekino, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Wang Jinxiang esprimis, ke de la plenumado de okcidenta granda ekspluato en 2000 ĝis la fino de la lasta jaro, en la okcidenta regiono Ĉinio konstruis 70 gravajn programojn pri trafiko, akvoutiligo, energio, komuniko kaj aliaj infrastrukturoj kaj la investa totala skalo estis preskaŭ mil miliardoj da juanoj.

En iu kunveno, Wang Jinxiang konigis, ke en la lastaj 6 jaroj la ŝtato senĉese pliigis investon por konstruado de infrastrukturo en la okcidenta regiono kaj Qinghai-Tibeta Fervojo, konduko de elektro el okcidento al oriento, konduko de naturgaso el okcidento al oriento kaj aliaj markaj gravaj programoj de okcidenta ekspluato antaŭtempe estis finitaj.

Ĉina ekstera rekta investo kreskas je 123%

La 4-an de septembro, koncerna departemento de la ĉina registaro publikigis statistikan komunikon pri ĉina ekstera rekta investo. Laŭ la komuniko, en la pasinta jaro, ĉina ekstera rekta investo estas 12,26 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 123% kompare kun tiu de la sama periodo de la antaŭlasta jaro.

Ĉina reformado en kamparo garantios materiajn interesojn kaj protektos demokratiajn rajtojn de kamparanoj