• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-06 12:18:57    
Varmiĝanta regiona ekonomia kunlaboro ĉirkaŭ Norda Golfo

cri

Por multaj ĉinoj "Norda Golfo" estas la konata kaj nekonata nomo. Oni konas ĝin, ĉar ĉiumeztage ĉina centra televizia stacio elmetis ĝin en la mara vetera antaŭaŭdigo; oni ne konas ĝin, ĉar ĝi troviĝas en la sudokcidenta landlima regiono. Sed, ekvarmiĝis la Norda Golfo pro ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos regionan ekonomian kunlaboron ĉirkaŭ la Norda Golfo.

La Norda Golfo estas la duonferma golfo ĉirkaŭita de tero de Ĉinio kaj Vjetnamio kaj de la ĉina Hainan-insulo. Troviĝante en la pinto de la Norda Golfo, la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono estas unu el la lokoj, kie estas multe da ĉinaj naciminoritatoj, kaj ĝiaj najbaroj estas Malajzio, Indonezio, Brunejo kaj aliaj, sume 6 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Sekve de la senĉesa marŝo de procezo de la konstruado de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la Norda Golfo, la nekonata loko, ekkaŭzis atenton.

Antaŭ nelonge en Nanning, la ĉefurbo de la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, okazis la unua forumo de ekonomia kunlaboro ĉirkaŭ la Norda Golfo, pli ol 160 registaraj oficistoj, erudiciuloj, specialistoj kaj delegitoj de famaj entreprenoj el Brunejo, Malajzio, Indonezio kaj Ĉinio amasiĝis, ili profunde diskutis pri la regiona kunlaboro ĉirkaŭ la Norda Golfo. La forumo publikigis deklaron de prezideno. La deklaro diras, ke kiel la ligilo de transmara kunigo de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, la regiono ĉirkaŭ la Norda Golfo devas kompaktigi kunlaboron en loĝistiko, industrio, komerco kaj investo kaj kune akceli rapidan disvolvon de la regiono.

Intervjuate vicestro de Azia Disvolva Banko sinjoro Van Der Linden diris, ke Azia Disvolva Banko tre interesiĝas pri la fortigo de bazaj instalaĵoj en la regiono ĉirkaŭ la Norda Golfo.

"Ekonomia kunlaboro de la Norda Golfo estas tre esperiga. En Guangxi, ni jam faris investon al ŝosea konstruado, ekzemple ni investis la ŝoseon de Nanning al vjetnama landlimo, la ŝoseo estas tre grava ne nur por Guangxi, sed ankaŭ por ligo de Ĉinio kaj Vjetnamio. Tial, Azia Disvolva Banko tre volas fari investon al disvolva projekto en flankoj de ŝoseo kaj haveno por akceli disvolvon de la regiono ĉirkaŭ la Norda Golfo."

La strado, menciita de Van Der Linden, estas la strado Nanyou de la urbo Nanning al la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio Youyiguan. En novembro de la lasta jaro la strado ekfunkciis. Ĝi estas unua strado liganta Ĉinion kaj landon de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, kvankam ĝia longo ne atingis 180 kilometrojn, tamen la strado postulas nur 2 horojn de veturado inter Naning kaj Youyiguan, la tempo duoniĝis ol antaŭe. Estas pli grave, ke ĝi malfermis internacian vojon de Ĉinio al sudorientazia regiono kaj grande reduktis distancon inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj.