• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-07 07:31:35    
Prozo Ĉion Ampleksanta

CRI

Jen Qinmu, origine nomita Lin Juefu, prozisto multe travivinta. Li naskiĝis en Hongkong, 1919. En lia aĝo de 3 jaroj, liaj gepatroj portis lin al Singapuro. Lia patro, vilaĝa tajloro, fariĝis mastro de riza butiko en Singapuro. Tio forte influis la knabon (Lin Juefu), ke lia patrino devenis kiel ĉambristino, tial jam infanece nia prozisto tre kompatis homojn malriĉajn kaj suferantajn. Li vizitis lernejon en Singapuro. Jam en la knabeco li manie amis literaturon, akrobataĵojn kaj animalojn. En ferioj li ofte vizitis fruktan ĝardenegon en Malajzio, kio pli fortigis lian amon al vegetaloj kaj bestoj, al la granda naturo. Kaj tiom da travivaĵoj en lia infaneco, pasigita alilande, postlasis profundan influon al lia posta verkado.

En 1932, li revenis al la patrolando kaj vizitis mezlernejojn respektive en diversaj lokoj. Dume li publikigis prozaĵojn, akceptante influon de Lusin (1881—1936), Mao Dun (1896—1981), Bakin (1904—2005) kaj aliaj. Printempe de 1938, sekvante ardan tajdon de Kontaǔjapana Rezistomilito, li rompis la lernadon kaj partoprenis en propaganda laboro de la suda provinco Guangdong. Multaj fakoj lin trafis – li estis sinsekve aktoro, redaktisto, membro de surfronta laborbrigado, sekciano, instruisto... fine nenio, kaj li senlaboriĝis apenaǔ sin vivtenante per verkado. En 1943 kaj 1944, li publikigis pamfletojn draŝajn kontraǔ kuomintanga reakciularo. Antaǔ la liberiĝo li laboris jen en la sudokcidenta urbo Chongqing, jen en la orienta metropolo Ŝanhajo, jen en la brita kolonio Hongkong, por progresa afero de kulturo. Post la liberiĝo (fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko), li koncentris sian energion al verkado de prozaĵoj. Aperis do pluraj kolektoj, kiaj "Sub Stelaro" (1958), "Konkaro" (1958), "Flora Urbo" (1961), "Fluso kaj Ŝipo" (1964) kaj "Onderoj el longa Rivero" (1978).

La prozo de Qinmu sin karakterizas per vasteco de temoj kaj varieco de stiloj. Li mem diris, "Tio estas, kompreneble, grava unuavice, ke oni pozitive prikantu la brilon kaj skurĝu fetoron kaj ferocon, tamen oni devas tuŝi kaj esprimi tiajn temojn, kiuj povas pliigi noblecon de la popolo, altigi estetikan koncepton kaj fortigi dialektikan materiismon." (Vd. prefaco de "Onderoj el Longa Rivero", 1978), "Ni devas havi prozaĵojn ne nur pri internacia kaj socia bataloj, arto-teorio, moro kaj personuloj, sed ankaǔ pri scioj, individua sento kaj tiel plu, por ke oni sin edifu ideologie, ĝuu belon kaj levu la animon." Lia verkado ne perfidis liajn porpledojn. Mozaikas kaj kalejdoskopas ja la enhavo de liaj pli ol 300 prozaĵoj, pri ĉio, astronomie pri la suno, luno, steloj, kosmo, geografie pri monto, rivero, lago, maro, valo kaj ebenaĵo, zoologie pri besto, birdo, fiŝo kaj insekto, botanike pri arbo, vepro, herbo kaj floro, historie pri antikvaĵo, relikvo, mito, fabelo, anekdoto kaj epizodo, folklore pri moro, legendo kaj kuriozaĵo kaj... kio en la mondo, tio en lia prozo, kiu eĉ ne malpli filozofias ol filozofiaj verkoj, ekzemple "Trapa Komedio" parolas pri komplikeco kaj varieco de afero, "Pano kaj Salo" diras dialektikon kaj ordinara kaj granda, "Flora Foiro" prezentas kreadon en literaturo kaj arto, "Konkokolekto sur Strando" manifestas rilatojn inter individuo kaj kolektivo, "Kurioza Arbo" kaj "Ĉarma Barbo de Banjano" ellasas personan patoson, "Vento, Neĝo kaj Nebulo en Eǔropo" sopiras al paseo...