• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-07 15:22:10    
Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj akiris pozitivan frukton

cri
En la kuranta jaro estas la 15-a datreveno de la dialogaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. La 6-an de septembro en gazetara konferenco en Pekino, ĉina vicministro de komerco sinjoro Gao Hucheng diris, ke en la lastaj 15 jaroj post la establigo de la dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro akiris pozitivan frukton, duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj pliiĝis je la jara meznombra rapideco de 20%. Aliflanke, de la lastaj jaroj ankaŭ konstruado de liberkomerca regiono disvolvata de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj senĉese marŝas.

En 1991, Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj komencis la dialogan kunlaboran procezon, la du flankoj disvolvis profundajn interfluon kaj kunlaboron sur kampoj de politiko, ekonomio, komerco, sekureco, socia kulturo kaj popolkontaktiĝo. Por vastigi novan spacon de stabila ekonomia disvolvo kaj eksterkomerca kreskado, en la fino de 2002 Ĉinio kaj la 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj kune subskribis "Interkonsenton de Framo de Ĉiuflanka Ekonomia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj", oficiale funkciigis la konstruadon de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Laŭ horaro, difinita en "Interkonsento de Komerco de Varoj", subskribita de la du flankoj, en julio de la lasta jaro la du flankoj funkciigis planon de imposta redukto de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, kaj laŭgrade plenumis redukton de imposto al produktoj de 7 000 impostaj nomoj. Gao Hucheng esprimis, ke nun konstruado de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estas senĉese profundigata kaj akiris pozitivan frukton.

"De julio de 2005 ĝis julio de 2006, la duflanka komerca sumo superis 143 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 22% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, glate progresis la liberkomerca regiono en la flanko de komerco de varoj, oni laŭdate plenumis planon kaj procezon de la komerco de varoj en la konstruado de la liberkomerca regiono. Reduktante imposton en la flanko de la komerco de varoj, Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj jam komencis intertraktadon pri servadaj komerco kaj investo."

Sekve de la senĉesa akcelado de konstruado de la liberkomerca regiono de Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj, rapidis paŝoj de disvolvo de ekonomio kaj komerco inter la du flankoj. En la lastaj jaroj, ĉiujara efektiva investa sumo de landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj al Ĉinio estis preskaŭ 3 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĝis la fino de la lasta jaro, la nombro de investaj programoj de landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj al Ĉinio estis preskaŭ 30 mil, efektiva investo atingis 38,5 miliardojn da usonaj dolaroj. Samtempe, pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj komencis rigardi landojn de Asocio de Sudorientaziaj Landoj kiel ĉefajn investajn celojn.

Nun, Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj estas reciproke la 4-aj grandaj komercaj partneroj, Asocio de Sudorientaziaj Landoj estas la ĉinaj 5-a granda eksporta merkato kaj la 3-a granda importa fonto.