• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-07 16:01:20    
Iom pri "Libro pri arto de kajtoj de Cao Xueqin"

cri
Ĝenerale dirite, papero de fadenobindita libro estas sama libro por produkti kajton. Tial materie, temperamente kaj enhave libro havas unuecan stilon kun kajto.

"Libro pri Arto de Kajtoj de Cao Xueqin" per unika formo manifestas ĉinan tradician artan ĉarmon. Kaj tio estas la unua fojo, ke Ĉinio eldonis atlason de cao-aj kajtoj kaj la eldonado kaŭzis grandan influon. Laŭ studo, en miljara historio de ĉina paperproduktita kajto, cao-aj kajtoj produktitaj de Cao Xueqin grande influas formiĝon de pekina kajta skalo. Nun cao-a kajto jam estas metita en liston de pekinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Kiel civilizacia antikva lando kun longtempa historio, en Ĉinio troviĝas multaj naciaj kaj popolaj artoj same kiel cao-a kajto, kiuj disiĝas en la popola socio, estas ne konataj por popolamasoj, kaj eĉ frontas al ekzista minaco en moderna procezo tagoposttage rapidiĝanta. Antaŭ kelkaj jaroj, la ĉina registaro ekfunkciigis "vorkon por savi naciajn kaj popolajn kulturajn heredaĵojn" kaj sisteme kolektis, ordigis kaj eldonis tiujn nemateriajn kulturajn heredaĵojn. Dekoj da eldonejoj tra la tuta lando partoprenis en la vorko kaj faris "plej belan libron" por heredado de kulturaj heredaĵoj.

En 2005, Ĉina Eldonejo publikigis "Kolekton de Ĉinaj Lignokliŝaj Jarpentraĵoj·Volumo pri Yangjiabu", en kiu oni manifestas 300-jaran metiarton de lignakliŝaj jarpentraĵoj de Yangjiabu, shandong-provinco. Dank' al delikata presado kaj entenata enhavoriĉa kulturo la libro gajnis premion de presado en Usono. Laŭ konigo, Ĉina Eldonejo portis sur si taskon eldoni 20 volumoj de la libro kaj tuŝita kapitalo superas 20 milionojn da juanoj. Ĉefredaktoro de Ĉina Eldonejo sinjoro Li Yan diris:

"Bona faro de ordiga kaj eldonada laboro de popolaj kulturaj heredaĵoj estas nia neforpuŝebla devo. La programo "Kolekto de Ĉinaj Lignokliŝaj Jarpentraĵoj" portita de ni atingis senprecedencan altecon laŭ profundeco kaj vasteco de ĝenerala enketo, akademia enhavo entenata en ordiga laboro kaj moderneco de manifesta formo. Nia celo estas publikigi klasikan libron, kiu spertas provon de tempo."

Libro estas bona ponto, per kiu oni heredas nacian kaj popolan kulturan heredaĵon. En la nuna merkato, kiu plenplenas de diversaj eldonaĵoj, kiel oni aperigu allogan libron, en kiu oni notas kulturan enhavon de prauloj por ke popolamasoj povu koni, ĝui kaj kompreni kaj esplori. "Libro pri arto de kajtoj de Cao Xueqin" gajnis honoran titolon de "la plej bela libro en la mondo" kaj tio estas bona ekzemplo.