• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-08 16:49:02    
Disvolviĝo de ĉina televida afero eniras en epokon de intensa konkurenco

cri

Karaj retlegantoj, nun en Ĉinio, televidaj programoj jam eniras en homan ĉiutagan vivon kaj dank' al televido, popolanoj konas gravajn aferojn ĉinajn kaj alilandajn kaj amuzas sin. Samtempe kun tio, sekve de senĉesa disvolviĝo de la afero de amaskomunikiloj, ĉina televida afero frontas al konkurenca premo, kiu estas serioza tago post tago. En Ĉina Internacia Foiro de Radio, Filmo kaj Televido, oni sentas ŝancon kaj defion frontatan de la ĉina televida afero.

Nun en Ĉinio troviĝas ŝtata televida stacio kaj 31 provinc-nivelaj televidaj stacioj. En 2005 kaj 2006, la ĉina televida afero estas en pli malferma merkata aranĝo, diversaj televidaj amaskomunikiloj senĉese faras esploron pri vojo rilate al kreado kaj konkurenco de televidaj programoj estas tago post tago serioza, tial ŝprucas multaj eminentaj programoj ŝatataj de spektantoj. Vicestro de Ĉina Ŝtata Administrejo de Radio, Filmo kaj Televido sinjoro Hu Zhanfan konigis:

"En la lastaj jaroj, ĉinaj diversnivelaj televidaj stacioj faris reformadon kaj kuraĝe esploris, tial iliaj rubrikoj de televidaj programoj estas pli kaj pli enhavoriĉaj, teknikaj instalaĵoj ŝanĝiĝas tago post tago, funkcia rimedo senĉese noviĝas, la afero senĉese disvolviĝas, kaj oni gajnis evidentan sukceson kaj kolektis grandan nombron da spertoj. Samtempe kun tio, fronte al defio de internaciaj televidaj institucioj kaj konkurenco de enlanda amaskomunikila afero, televidaj stacioj pliigas, per novigo kiel movforto, koncepton de marko kaj konfirmas sian disvolvan strategion, strebante al novigo kaj ŝanĝo, ĉie do aperas prospera fenomeno."

Ĉina Centra Televida Stacio estas unika ŝtata televida stacio. Plurjare la televida stacio ĉiam persistas en disvastigo de ĉeffluaj ideologio kaj kulturo, kelkaj famaj rubrikoj, ekzemple , kaj estas konataj en ĉiuj ĉinaj familioj. En 2005, la televida stacio dissendis flugadon de la spacŝipo Shenzhou N.6 kaj per plej granda raporta skalo kreis la novan noton pri raporto de sama evento. Laŭ enketo, en Ĉinio ĉiutage 650 milionoj da spektantoj rigardas programojn de la stacio. Por kontentigi diversajn postulojn de spektantoj, la televida stacio ĉiam klopodas por pliigi enhavon de programoj. Estro de la televida stacio sinjoro Zhao Huayong konigis:

"Vizaĝe al malsamaj postuloj de spektantoj, necesas pluapaŝe emfazi specialecon kaj karakterizecon de kanaloj. De 1999 ĝis 2004, en nia televida stacio, formiĝis 16 kanaloj, inter ili sinteza kanalo estas gvida kaj aliaj 15 specialaj kanaloj reciproke apogas. Nun nombro de televidaj programoj superas 400, kaj tiom da programoj kovras la tutan terglobon"