• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-11 08:47:10    
Iom pri ĉina televida afero (foto)

cri

Amuza programo estas grava programo de televidaj stacioj por altigi spertoproporcion kaj altiri al si afiŝkomercistojn. En 1997, Hunan-a Satelita Televida Stacio publikigis amuzan programon <Ĝojiga Kantonmento>, kiu tuj estis ŝatata de tutlandaj spektantoj. La programo prenas ludon kiel la ĉefan kaj kantado, dancado kaj humuraj prezentadoj estas aldonaj. En la programo, videblas multaj steloj, tamen tio ne estas la ĉefa punkto, iam eĉ urbaj senokupiĝantoj povas esti invitataj al la programo. En la programo, oni aranĝas ludojn kun diversaj specoj kaj alte atentas partoprenon de spektantoj ĉelokaj kaj tiuj antaŭ televidiloj. La programo kiel freŝa vento blovas en amuzajn programojn de ĉinaj televidaj stacioj. Ekde 2005, en ĉiu jaro, la Hunan-a Satelita Televida Stacio publikigas grandskalan programon , kiu ĝuas plaĉon de tutlandaj spektantoj kaj investon de granda nombro da afiŝkomercistoj. La granda eĥo kaŭzis vastan atenton de la publiko, amaskomunikiloj, specialistoj kaj erudiciuloj. Taksante la fenomenon, profesoro de Fako de Filma kaj Televida Disvastigo de Qinghua-a Universitato sinjoro Yin Hong diris:

"La programo alportas ŝtormon, kompreneble tia fenomeno, kiu kaŭzas tiel gigantan socian atenton, formiĝas en tuttergloba fono influate de alilandaj televidaj programoj. Tio signifas, ke novigo de ĉinaj televidaj programoj okazas en fono de tutmondiĝo."

Profesoro Yin Hong samtempe montris, ke apero de similaj amuzaj programeroj en televidaj stacioj de ĉinaj diversaj lokoj manifestas, ke origina kreado de ĉinaj televidaj programoj estas malprogresinta kaj mankas al ili kapablo pri novigo.

En ĉina televida ekrano, spektantoj povas vidi grandan nombron da televidaj programoj el mondaj aliaj lokoj, ekzemple dissendo de kurantaj germana futbala konkurso, franca futbala konkurso kaj itala futbala konkurso, cetere ankaŭ alilandaj filmoj, televidaj teatraĵoj, pentritaj filmoj kaj programoj kun speciala temo estas videblaj. Nun internacia amaskomunikilo jam eniras en produktan kampon de ĉinaj televidaj programoj kaj pli ol 30 kanaloj estas dissendataj en Ĉinio.

Nun ĉina televida afero frontas al bonŝanco kaj defio, unuflanke kontinue rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio alportas gigantan ŝancon al la televida afero kaj aliflanke, rapida disvolviĝo de novtipaj amaskomunikiloj, kiaj retejo, poŝtelefona televidilo, reta televidilo kaj aliaj kaj eniro de alilandaj grandaj amaskomunikilaj korporacioj kaj televidaj institucioj en la ĉinan merkaton donas gigantan konkurencan premon al ĉinaj televidaj kaj filmaj institucioj, ili devas senĉese fari novigon por sekvi aprecan postulon de spektantoj, kiu senĉese altiĝas, por gajni altan spektoproporcion en konkurenco kaj tiel altiru al si investon de afiŝkomercistoj.