• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-11 17:23:31    
Ĉina ĉeftero en okuloj de taiwan-aj studentoj

cri

Baldaŭ pasos la somero kaj finiĝis ĝojaj someraj foiroj. Antaŭe taiwan-aj studentoj entuziasmiĝis pri somerumo al Usono aŭ eŭropaj landoj, sed nun ili preferas ferii en la ĉina ĉeftero. Antaŭ nelonge la Ĉina Tutlanda Societo de Taiwan-aj Samlandanoj organizis somerumon por taiwan-aj junuloj. En tiu ĉi aranĝo partoprenis pli ol 1 300 taiwan-aj junuloj, kiuj plejparte unuafoje vizitis la ĉefteron. La vojaĝo profunde impresis tiujn ĉi junulojn.

En la vojaĝo tiuj ĉi junuloj sin dividis en kelkajn grupojn, iuj vizitis la antikvan ĉefurbon Xi'an kaj unuafoje aŭdis lokan baladon ĉe urbmuro; iuj vojaĝis al la provinco Sichuan kaj ĝuis pitoreskan pejzaĝon de la fama turisma loko Jiuzhaigou. Por ili la fina loko de la vojaĝo estis Pekino, ili vizitis la Grandan Muron kaj la Imperiestran Palacon.

La du bordoj inter la markolo Taiwan distancas unu de la alia nur je ĉirkaŭ 300 marmejloj. Pro diversaj kaŭzoj taiwan-aj junuloj ne multe konis la ĉefteron. Iu taiwan-a junulo diris, ke tute ekster lia supozo, Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, estas tiel vivplena kaj prospera kiel Taibei; la Imperiestra Palaco en Pekino estas tiel grandioza kaj delikata; kaj studentoj en la ĉeftero estas tre viglaj, entuziasmaj kaj amikaj same kiel ili.

Wang Zheng, studento el Taiwan-a Normala Universitato, diris, ke en la infanaĝo li ekŝatis la ĉinan antikvan historion, kaj ĉi-foja vizito pliprofundigis lian konon pri la ĉina kulturo. Li diris, "Starante sur la Maŭzoleo de Huangdi (laŭ legendo, la propatro de la ĉina nacio) aŭ rigardante Terakotan Legion de la dinastio Qin ni perceptis grandan skuon pro la longa kaj pompa historio de Ĉinio. Antaŭe ni konis la ĉinajn historion kaj kulturon ĉefe per legado de lernolibroj, tamen ĉi-foje ni proprokule vidis vastegan teritorion kaj brilan kulturon."

Dum la restado en la ĉeftero, tiuj ĉi junuloj ne nur vizitis naturajn vidindejojn kaj kulturajn heredaĵojn, sed ankaŭ spertis tradiciajn metiojn. Ili vizitis la metiejon Baigong, troviĝantan en la suda parto de Pekino. En la antikva Ĉinio oni ĝenerale nomis lertajn metiistojn Baigong. En la metiejo tiuj ĉi junuloj estis ravitaj de klozoneaĵoj, jadaj kaj eburaj skulptaĵoj kaj aliaj delikataj metiartaĵoj. Poste ili estis dividitaj en kelkajn grupojn por lerni malsamajn metiojn. Tiuj ĉi junuloj, lertaj en skribado kaj tajpado, tre malfacile regis tiujn ĉi metiojn simplajn laŭ vido. Ili elkore admiris metiistojn pro la supera lerteco. Li Yunzhen, studento el Novjarcenta Universitato de Taiwan, esprimis sian percepton per la vorto "skuo". Ŝi diris, "Ĵus mi vidis iun majstron, farantan vitraĵon. Li estis tre zorga kaj lerta. Kiam ni staris ĉirkaŭ li por rigardo, li ankoraŭ aplombe kaj zorge manipulis eĉ por simpla verko. Tio multe surprizis nin."

Krom turismaj lokoj, tiuj ĉi junuloj ankaŭ vizitis universitatojn por koni studentojn de la ĉeftero kaj diskuti pri temoj, multe zorgataj de taiwan-aj junuloj, ekzemple furoraĵaj informoj kaj estontecaj planoj. En la Centra Universitato por Naciminoritatoj, troviĝanta en la okcidenta parto de Pekino, taiwan-aj junuloj estis varme akceptitaj. "Mi nomiĝas Pakeyizhati. Mi estas Hasitieer. Ni estas kazaĥoj el Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj bonvenigas vin al nia universitato. Jen la kazaĥa ceremonio! Tiu, kiu prenos tiun ĉi bombonon, gajnos feliĉon, fortunon kaj harmonion."

La Centra Universitato por Naciminoritatoj varbas studentojn ĉefe el naciminoritatoj, kaj la somerumantaj estas ĉefe studentoj el taiwan-aj naciminoritatoj. Ĝenerale ĉinaj naciminoritatoj lertas en kantado. Tial por tiuj ĉi junuloj la plej bona maniero por interfluo kompreneble estas kantado. Wu Zhenggui, naciminoritata studento, estis la plej vigla. Li diris, ke en lia hejmloko popularas la kanto "Naluwan"; tiu ĉi kanto havas viglan ritmon, kaj estas pli bone, ke ili kantu ĝin dancante. Sub lia gvido gejunuloj prezentis la kanton mane-enmane. En la Centra Universitato por Naciminoritatoj taiwan-aj junuloj ankaŭ vizitis muzeon. Ili unuafoje vidis naciminoritatajn objektojn kaj estis surprizitaj, ke en la muzeo oni ekspozicias ankaŭ historiajn restaĵojn de taiwan-aj naciminoritatoj.

Dum la restado en la ĉeftero tiuj ĉi junuloj ankaŭ pripensis iujn problemojn. Kelkaj el ili studas publikan administron en universitatoj. Atinginte Pekinon, ili esploris urban projektadon de Pekino kaj ofte diskutis pri tio, kial ekonomio de la ĉeftero tiel rapide leviĝis. Wang Zheng, studento de Taiwan-a Normala Universitato, diris, ke multaj el liaj amikoj esperas havi la ŝancon studi kaj enoficiĝi en la ĉeftero, kaj li multe atentas la Pekinajn Olimpikojn.

Feliĉaj tagoj de la taiwan-aj studentoj rapide pasis. Multaj el ili amikiĝis kun junuloj de la ĉeftero. Antaŭ la forveturo gejunuloj donis retadreson unu al alia por plua komunikado.