• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-12 17:19:22    
Plej potenca virino de Ĉinio Gu Xiulian

cri

La potenco de Gu Xiulian manifestiĝas en du flankoj: l. Ŝi estas vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, la plej alta ŝtata potenca organo de Ĉinio. 2. Ŝi sin okupas kiel prezidanto de la Ĉina Tutlanda Virina Federacio el diversnaciecaj kaj diversrondaj virinoj de Ĉinio.

Antaŭ nelonge sinjorino Gu Xiulian akceptis intervjuon de nia raportisto. En malhela tajlorkostumo, kun lanugecaj haroj sur la kapo, ŝi vidiĝas kapabla kaj brava.

Gu Xiulian ludis multajn gravajn rolojn. Antaŭ pli ol 20 jaroj ŝi estis estro de la provinco Jiangsu, antaŭ pli ol dek jaroj ŝi estis ministro de la Ĉina Kemiindustria Ministerio, ekde la komenco de la nuna jarcento ŝi sin okupas kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Tutlanda Virina Federacio. Nun ŝi tutkore laboras por virinoj kaj infanoj. Tuj ĉe la intervidiĝo kun nia raportisto ŝi ridete ekparolis pri la evoluo de la virina kaj infana aferoj de Ĉinio:

"Niaj ŝtato kaj registaro alte atentas la problemon de virinoj kaj alprenis serion da rimedoj por garantii kaj akceli la egalecon inter viroj kaj virinoj kaj la progreson de virinoj per leĝo, politiko, organiza institucio kaj funkcia mekanikismo, kaj akiris sukceson."

Gu Xiulian diris ke en Ĉino fundamente formiĝis la leĝa sistemo kun la konstitucio kiel la bazo kaj kun la leĝo por garantii rajtojn kaj interesojn de virinoj kiel la trunko. En pli ol 90% el la subprovincoj, urboj kaj gubernioj fondiĝis institucioj por protekti virinojn kaj infanojn, kaj diversnivelaj registaroj ellaboris projekton por la progreso de virinoj de supre al malsupre. Dank' al tio la virina afero de Ĉinio antaŭiras inter la evolulandoj kaj havas propran superaĵon kompare kun evoluintaj landoj.

La Ĉina Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio estas la plej alta potenca organo de Ĉinio kaj ankaŭ la plej alta leĝdona organo. Por akceli la leĝdonadon pri protektado de virinoj kaj infanoj, Gu Xiulian ofte venas al diversaj lokoj, esploras la lokan situacion kaj poste faras konkretan akceladon. Sinjorino Muo Wenxiu, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio diris:

"En la kampo de laŭleĝa protektado de virinaj rajtoj Gu Xiulian antaŭiras kaj havas malproksiman vidon. Ekzemple por la modifado de 'leĝo por garantii la rajtojn kaj interesojn de virinoj', komenciĝinta en 2002, ŝi venis al bazaj lokoj, ekzamenis la plenumadon de la leĝo kaj difinis la fundamentan principon kaj orientilon pri la modifado."

Parolante pri la paŝo-post-paŝe akiritaj fruktoj de la fundamenta ŝtata politiko pri egaleco inter viroj kaj virinoj, Gu Xiulian diris al nia raportisto ke hodiaŭ inter cent laboruloj urbaj kaj vilaĝaj, pli ol 40 estas virinoj. Tamen rilate al la progresado de virinoj kaj infanoj en la kamparo, Gu Xiulian opinias ke en la kamparo serioze restas la koncepto taksi viron pli ol virinon, malriĉaj knabinoj ne povas viziti lernejon, en akvomankaj okcidentaj regionoj virinoj vivas mizere. Ĉio ĉi tio peze premas ŝian koron.

La amikoj de Gu Xiulian scias ŝian firman kaj neflekseblan karakteron. Ŝia ununura petofaro estas por la programo de "patrina akvokelo", iniciatita de la Ĉina Tutlanda Virina Federacio en 2000. Tio estas filantropia programo, celanta konstrui akvokelon por kamparanoj en sekega okcidenta landparto. Dum preparado de la programo okazis kemiindustria foiro en Pekino. Gu Xiulian, kiel la antaŭa kemiindustria ministro, ĉeestis al la foiro. Profintante intervidiĝon kun administrantoj de kemiindustriaj entreprenoj, ŝi petis de ili la financan helpon por la programo. Kortuŝite la administrantoj promesis plenan subtenon.

La programo "virina akvokelo", la programo "ekspreso por virina sano", la programo por subteni malriĉajn infanojn viziti lernejon, la internacia kunlabora trejna programo por kulturi adoleskajn knabinojn kaj similaj programoj favoraj al multaj virinoj kaj infanoj senescepte naskiĝis post kiam Gu Xiulian ekokupiĝis kiel la prezidanto de la Tutlanda Virina Federacio.

Sinjorino Wang Naikun diris, ke iufoje en la provinco Guizhou, iu blinda avino, favorata de la programo "patrina akvokelo", larme palpis la manojn de Gu Xiulian kaj sincere diris sian dankon.

"Estas alia impresiva afero. Mi kaj Gu Xiulian vizitis iun vilaĝon de la provinco Guizhou. Multaj vilaĝanoj ne volis adiaŭi nin kaj akompanis nin tra longa vojo. Sinjorino Gu supreniris sur neebenan ŝtonon kaj svingis la manon por peti ilin hejmeniri."

Por akceli la evoluadon de la virina afero, sub la gvidado de Gu Xiulian, la Ĉina Tutlanda Virina Federacio kunlaboris kun registaraj organoj kaj popolaj organizoj de Kanado, Aŭstralio, Usono kaj aliaj sume dekkelkaj landoj kaj regionoj. La kunlaboraj programoj superis mil, ampleksante la kampojn de subteno al malriĉuloj, edukado, sanigo, enoficigo, protekto de virinaj rajtoj kaj interesoj kaj similaj.

Kiam Gu Xiulian sin oferis al la virinaj aferoj, ŝia edzo zorgeme ŝin akompanas en la vivo. Li estas matematikisto. Post diligenta profesia laboro li senbrue subtenas la edzinon.

Ĉe la fino de la intervjuo Gu Xiulian emfazis la gravecon de virinoj. Ŝi diris ke virinoj povas plene disvolvi sian rolon en Ĉinio, kiu alte atentas la progreson de virinoj:

"Nia registaro kaj la Komunista Partio de Ĉinio alte taksas nin virinojn. Ni devas esti diligentaj kaj strebantaj sur nia posteno. Se nur ni kulturas, ni certe rikoltas kaj tiel kontribuas al la ŝtato. Mi esperas ke pli multaj junaj viroj kaj virinoj superos nin."