• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-13 19:40:25    
Malgranda te-trinkejo similas al la granda socio

cri
En la te-trinkejoj de la urbo Chengdu, la plej rimarkiga eble estas servado de la tiel nomataj "te-doktoroj", kiuj fakte estas kelneroj servantaj al te-trinkantoj. Pro longtempaj vivo kaj laboro en te-trinkejoj, ili havas la ŝancon kontaktiĝi kun homoj el diversaj soci-tavoloj, sekve ili estas erudiciaj je diversaj scioj kaj informoj. Pro tio te-trinkantoj humure nomas ilin "te-doktoroj".

Krom la erudicieco, "te-doktoroj" ankaŭ mastras la raran kapablon de te-verŝado, t.e. lerte manipuli la grandan kupran te-kruĉon plenan de boligita akvo, kun la buŝo longa je unu metro

El multaj te-trinkejoj de la urbo Chengdu, la te-trinkejo Wenxuan Ge estas aparte karakteriza. Ĝi konsistas el du etaĝoj. La unua etaĝo estas te-trinkejo aranĝita laŭ la antikva stilo. La hela ĉambro kaj blankaj ŝtalaj seĝoj kun molaj kusenoj sur si aspektas hejmecaj kaj komfortaj. Dekstre de la pordo staras vico da tabloj kaj seĝoj ĉe la muro, ĉirkaŭataj de kolonoj kaj verdaj envazaj vegetaloj. Tie ĉi oni povas libere babili kaj kunsidi, sen ajna interveno. En la dua etaĝo instaliĝis lignaj tabloj kaj seĝoj kun la eŭropa stilo, videblas grand-formataj ole-pentraĵoj surmure kaj malhele blua kaj dika tapiŝo surplanke.

La te-trinkejo Wenxuan Ge altiras al si ankaŭ nemalmultajn turistojn el aliaj landoj. Fraŭlino Claudia Perle el Svislando diris:

"La unuan fojon mi venis al tiu ĉi te-trinkejo, kaj antaŭe mi jam vizitis kelkajn aliajn te-trinkejojn de la urbo. Mi aparte ŝatas la antikvecajn ornamaĵojn de tiu ĉi te-trinkejo, ankaŭ ĝia etoso plaĉas al mi."

En la lastaj jaroj, la plej granda ŝanĝiĝo okazis al la te-trinka servico en te-trinkejoj de Chengdu. Ĉar iuj komercistoj ofte venas al te-trinkejoj por diskuti pri la negoco, mendinte la specialan loĝion kaj trinkante la altklasan teon, tial multaj te-trinkejoj ekuzis la kristalan glason. Per tia glaso, oni povas bone apreci belan bildon de teo infuzita en la glaso. Ni prenu ekzemplon de la verda teo. Kiam oni verŝis boligitan akvon en la glason kun la verda teo, komence la teo tuj flosis ĉe la akvo-surfaco same kiel aro da fiŝidoj kapo-ŝovantaj, poste ili unu post alia falis sur la glasan fundon sin rektigante, kaj staras tie kiel miniaturaj arboj.

Nuntempe en Chengdu popularas la teo nomata "Verda monto kun smeralda rivero", kiu tre plaĉas al vojaĝantoj. Ĝi devenis de sovaĝa teo kreskanta en la antaŭurbo de Chengdu. Lokano fraŭlino Han Lin diris:

"Tiu teo estas refreŝiga kaj bongusta. Ĝi havas multe da specoj kun diversaj prezoj karaj kaj malkaraj, taŭgas kaj al maljunuloj kaj al junuloj."