• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-14 07:44:06    
Universala Vero

CRI

"Posedante Esperanton, oni komprenas la mondon" – jen universala vero.

Kara leganto, kies vortoj? Jen surskribo farita de Bingxin por la Pekina Esperanto-Asocio, en la 26-a de marto, 1994.

Bingxin, pseŭdonimo de Xie Wanying, naskita en la urbo Fuzhou de la sudorienta provicno Fujian, 1900. Fama verkistino de infanaj legaĵoj nuntempe kaj en la historio de la moderna literaturo de Ĉinio.

Antaǔ la liberiĝo ŝi skribis multe da noveloj kaj poemoj, sed ŝin famigis en kaj ekster Ĉinio sole prozaĵoj, kiaj "Diversaj Notoj Surmontaj" kaj "Leteroj al Geknabaj Legantoj" (Vi povas legi ŝiajn leterojn la 1-an, 7-an kaj 10-an en "Ĉina Antologio" de Esperanto). Malgraŭ tio, ke ŝi naskiĝis en la sudo, ŝi brile regis la pekinan parollingvaĵon kaj ĝin uzis nature, lerte, esprimive kaj bele, kun kortuŝa ĉarmo. Jen kial ŝiaj prozaj verkoj plaĉis ne nur al geknaboj, sed ankaǔ al iliaj gepatroj.

La naskiĝo de la nova Ĉinio portis al Bingxin ĝojon kaj emocion. En 1951 ŝi senhezite revenis el Japanio al la patrolando kaj sin ĵetis en la vastan terenon de la popola vivo. Anstataǔ ĉanti plu pri nebula "filofozio de amo", ŝi laǔte kantis novvivan himnon pri socialismaj revolucio kaj konstruado. Sekve ŝi absorbiĝis en proza verkado. Aperis do pluraj prozkolektoj, kiaj "Post Reveno", "Ni Vekis Printempon", "Spikumado", "Al Sakurfloroj", "Malgranda Oranĝhomo". En 1977, la revuo "Renmin Wenxue" (Popola Literaturo) publikigis en sia 7-a numero ŝian eminentan verkon titolitan "Mi Staras antaǔ Memorhalo de Prezidanto Mao"; en la 28-a de septembro, 1979, Renmin Ribao (Popola Tagĵurnalo) aperigis ŝian prozaĵon "Atendo"...

La prozaĵoj de Bingxin sin karakterizas per subtila sentimentaleco, infana naiveco kaj delikata lingvouzo.

La prozaĵo "Al Sakurfloroj" povas esti konsiderata kiel ŝia ĉefverko. Ĝi estas nuance pli forta kaj varma ol alia fama prozaĵo "Getaoj". Ĝi estas arda odo pri batala spirito de la japana popolo kaj pri la amikeco inter la ĉina popolo kaj la japana. Ŝi klare montris en la komenco de la prozaĵo:

"La sakura floro estas ja fiero de Japanio. Ĉiu alilandano, kiu vojaĝas al Japanio, pensas antaǔ ĉio pri la sakura floro; kaj atinginte tiun landon, li aǔ ŝi parolas antaǔ ĉio pri la samo. Se vi iros en Japanion somere aǔ aǔtune, japanaj amikoj diros al vi kun bedaǔro, ke vi malfruiĝis al aprecado de sakuraj floroj. Se en vintro, ili provos vin reteni, dirante ke vi bonvole restu pli da tagoj por rigardi sakurajn florojn. Unuvorte, la sakura floro estas simbolo de Japanio, same kiel la neĝe kronita sankta Fuĵi-monto.

"Miaj japanaj amikoj diris al mi, ke sin trovas pli ol tricent specoj de sakuroj, el kiuj la plej multanombraj estas spontanea sakuro, joŝino-sakuro kaj multapetala sakuro. La floroj de la spontanea sakuro kaj la joŝino-sakuro ne estas ruĝece blankaj, kiel persikaj floroj, nek verdece blankaj, kiel piraj floroj; ili estas lotusgrizaj. La floroj de la multapetala sakuro estas iom pli freŝe ruĝecaj, similaj al tiuj de la printempa spektabilo (Malus spectabilis) en Pekino. Krome troviĝas ankaǔ helflava tulipeca sakuro, branĉpenda sakuro kun malsupren kliniĝantaj branĉoj, transborda, kiu plej frue ekfloras en la tempo de Printempa Ekvinokso, kaj krizantema, kies floro havas eĉ pli ol tricent petalojn..."

Bingxin havis propran stilon. En 1978 ŝi diris en sia artikolo "Pri Prozo", "Por ke verko portu stilon, la aǔtoro devas havi profundan kaj sinceran senton al priskribotaj homoj, objektoj kaj aferoj, ĝis tia grado, ke vortoj mem nereteneble aperu anstataǔ tio, ke oni faru plagiaton."