• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-14 13:30:25    
Filmada geedzoj Yan Bo kaj Mei Ting (foto)

cri

Karaj retlegantoj, inter pli ol 200 filmoj kameraitaj en Ĉinio en ĉiu jaro, estas malmultaj filmoj, kiuj estas produktitaj de sendependa produktanto. Tiuj produktantoj mem kolektas kapitalon kaj mem serĉas kanalon por emisii, tio postulas grandan kuraĝon. Geedzoj Yan Bo kaj Mei Ting kamerais tian filmon "Aspirino". Nun ni konigas al vi geedzojn Yan Bo kaj Mei Ting.

Mei Ting estas ĉina fama juna aktorino, ŝi ludis ĉefajn rolojn en filmaj kaj televidaj teatraĵoj, kiaj "Ruĝa Amanto", "Ne Babilu kun Nekonataj Homoj" kaj aliaj kaj vivece faris prezenton. Pro tio, ŝi gajnis ŝaton de spektantoj. Antaŭ nelonge ŝi kunlabore kun sia edzo en filmo "Aspirino", unuafoje servas kiel produktanto kaj ĉefrolulo kaj ŝia edzo Yan Bo kiel reĝisoro. Tio estas la unua fojo, ke ili sendepende produktas filmon kaj per sia ŝparmono investas la filmon. Mei Ting diris:

"Ni ege ŝatas filmon kaj estas tre persistemaj. Antaŭ kameraado, ni faris preparon kaj pentris ĉiujn objektivojn. Tamen estas malfacile trovi investon kaj mi ne lertas en tio. Tial mi diris, ke mia mono estas sufiĉa por kameraado en la unua periodo, do uzu."

Post plenumo de kameraado en la unua periodo, ilia investo estas elĉerpita. Por daŭrigi la kameraadon, Mei Ting partoprenis en prezentado de alia televida teatraĵo kaj per enspezo en la televida teatraĵo plenumos kameraadon de sia propra filmo. Kvankam mono de la geedzoj estas elĉerpita, tamen Mei Ting diris, ke ili ne bedaŭras pri tio. Filmo estas komuna hobio de tiuj geedzoj kaj estas tre ĝoje, ke ili uzas monon en afero, kiu plaĉas al ili.

Yan Bo, kiu lernis en Francio je 8 jaroj, lernas artan projekton, tio estas la unua fojo por li servi kiel reĝisoro, kompreneble kameraado de filmo estas lia plurjara sonĝo. Konigante la filmon , Yan Bo diris:

"Ĝi estas filmo temanta pri moderna metropola vivo kaj manifestas konsideron de ĉefrolulino al emocio en diversaj periodoj, tute malsame en diversaj periodoj. Mi esperas, ke rigardante la filmon spektantoj havu malsaman senton. Aspirino estas medikamento, kiu povas portempe ludi sendolorigan rolon, tamen ĝi ne povas deradike solvi problemon. Mi pensis, ke en la moderna socio, ni ne tute strebas al perfekteco, portempa sendolorigo estas sufiĉa, tial ni titolas la filmon "Aspirino".

Depost ludo de rolo de juna edzino, kiu suferas turmenton de edzo en la televida teatraĵo "Ne Babilu kun Nekonataj Homoj", Mei Ting havas tian figuron, kiu estas bonkora kaj eĉ malĝoja kaj dolora.