• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-14 15:12:41    
Ekscitaj aventuroj de Heinz Schindler

cri
Intervjuo al germana esperantisto

La suba intervjuo estas el gazeto "Hungara Fervojista Mondo". Ĝi temas pri germana eminenta esperantisto Heinz Schindler, helpema homo kaj la "vojaĝanta ambasadoro" de Esperanto. Jen la sesa parto. (D=Demando)

D: Ĉu vi travivis ekscitajn aventurojn dum viaj vojaĝadoj?

Ni ankoraŭ ahvis multajn memoraĵojn, sed la plej aventura estis en Afriko, kiam ni sole estis dum kvin semajnoj en kvin landoj. En la jaro 1978 ni vizitis Rodezion, la nunan Zimbabwe. Sur la strato de la flughaveno ĝis nia hotelo 8 km malantaŭ Viktoria veturis por nia sekureco ŝarĝaŭtomibilo kun maŝinpafilo kaj soldatoj. Apud la strato laŭlonge de la limrivero Sambesi ni vidis forbrulitan hotelon, kiu de la alia flanko de la rivero el Zambio estis pafita. Kiam ni alvenis al nian hotelon, ni konstatis, ke tie estis ĉirkaŭ 100 servistinojn kaj servistojn, sed nur ok gastoj. En la ĉambroj estis ŝildoj kun informoj, kiun ni devsi fari, kiam oni pafus de la alia flanko de la rivero. Sed dum la tri tagoj nur unu fojon ni aŭdis pafadon de maŝinpafiloj. Tamen ni riskis boatveturadon akompanatan de soldatoj sur limrivero Sambesi. Dum alia tago ni rigardis al la Kariba-akvobarilo, starante apud tanko kaj soldatoj. Mia edzino diris: " En kian landon vi gvidis min?". Al tiu travivaĵo mi pensis, kiam dum la UK en la jaro 1998 en Montpellier parto de nova estraro proponis fari la UK-on en militregiono en la jaro 2000. En tiu kunveno mi avertis ilin kaj proponis atendi, ĝis kiam tie estos paco. Mi ricevis aplaŭdon de la parto de kelkcent aŭskultantoj. Nun oni plendis, ke ne tro multaj esperantistoj aliĝis al la UK por la jaro 2000.

D: Mi legis la libron de Hugo Rollinger pri la esperanto-monumentoj "Kompreneble" ankaŭ tie mi legis vian nomon kiel subtenanto. Kiamaniere vi subtenis la apreron de tiu libro?

Kiam mi aŭdis de Hugo Rollinger, ke UEA intencas eldoni tiun libron, mi pensis, ke tio estus tre grava kaj interesa ne nur por esperantistoj, sed samtempe bona varbilo por Esperanto. Oni povus doni ĝin ankaŭ dum kongresoj al la neesperantistaj apogantoj de la kongresoj, ekzemple al urbestroj kiel pruvo por la disvastigo de Esperanto en la mondo. Tial mi subtenis la baldaŭan aperon ĉe UEA per 300 guldenoj. Mi aĉetis 80 ekzemplerojn kaj donacis ilin al konataj esperantistoj, al nia urbestro kaj al nia urba biblioteko.

D: Baldaŭ vi trapasos la 80-an datrevenon de via aĝo. Malgraŭ tiu fakto tamen vi multe vojaĝas, partoprenas kongresojn, Esperanto-renkontiĝojn. Malgraŭ via grava malsano, el kio vi ĉerpas tiun energion?

El la memoro de la 40 feliĉaj jaroj kun mia edzino Hanna, kiu dum sia vivo laboris kun mi por Esperanto kaj ĝojis kun mi pri la multflankaj sukcesoj, kiujn ni kun niaj rimedoj povis atingi. Alia fonto de mia energio estas la ĝojo, ke mi en mia aĝo ankoraŭ povas helpi disvastigi Esperanton, parte per rekta helpo al bonaj, junaj esperantistoj, kiuj per tio havas belajn memorojn, kiujn ili verŝajne ne havus en aliaj landoj, parte per ĝenerala helpo por Esperanto-gazetoj kaj institucioj, kiuj prefere servas por la disvastigo de Esperanto inter junaj homoj.