• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-14 18:37:55    
Ĉinaj entreprenoj aktive kreis sendependajn markojn

cri
De la lastaj jaroj produktoj, faritaj de Ĉinio, estas varme venditaj kaj vaste bonvenigitaj kaj ŝatitaj de internaciaj konsumantoj. En longtempa internacia merkatigo, modernaj ĉinaj entreprenoj laŭgrade konceptis la gravecon de marko por vivo kaj disvolvo de entreprenoj. Nun, sur la kampoj de tradicia fabrikado kaj alt-sciencteknika industrio, leviĝas ĉinaj markoj. Hodiaŭ ni babilos kun vi pri la kreo de sendependaj markoj, fare de ĉinaj entreprenoj, bonvole aŭskultu!

Samtempe kun senĉesa pliiĝo de eksporto, oni trovis, ke mankas fama marko kun influa forto en ĉinaj produktoj, eksportitaj al aliaj landoj, al multaj produktoj ankoraŭ estis algluitaj fremdlandaj markoj, la interezo akirita de ĉinaj entreprenoj en la eksportado estis malalta. Por ŝanĝi la staton, ĉinaj entreprenoj, kiuj akumulis kelkajn riĉaĵojn kaj spertojn, ekatentis kreon de propraj markoj.

En la longa tempo, multaj fremdlandaj markoj okupis la ĉinan aŭtan konsuman merkaton. Sed en la lastaj jaroj, senĉese aperis ĉinaj aŭtaj produktaj entreprenoj, kiuj sin fondis sur la bazo de sendependa intelekta proprieto, inkluzive de korporacio Qirui kaj Korporacio Jili. Ekzemple, serio da aŭtomobiloj kun la marko Qirui ne nur akiris bonan takson en Ĉinio, sed ankaŭ estis eksportitaj. En la antaŭa duono de la kuranta jaro, eksporto de aŭtomobilo kun la marko Qirui okupis 70% de tutlanda eksporto, kaj la nombro de eksportaj landoj kaj regionoj superis 40. Samtempe kun tio, en la kuranta jaro motoro kun la marko Qirui ekeksportitaj al nordamerika merkato, en la antaŭa dono de la kuranta jaro la nombro de motoroj eksportitaj al Usono superis 7 mil.

Vicĝenerala direktoro de la aŭta limigita korporacio Qirui sinjoro Li Feng diris, ke persistado en kreo de sendependa marko estas la garantio de realigo de bona disvolvo.

"Ni rigardis aŭtojn kun malgranda ellasita kvanto kaj ekonomiajn aŭtomobilojn kiel rompan punkton kaj laŭgrade disvolvis la markon, ankaŭ la influa forto laŭgrade plivastiĝis."

La disvolvo de Qirui ankaŭ alportis riĉaĵon al la urbo Wuhu, kie sidas Qirui. De la fondiĝo de Qirui antaŭ 9 jaroj ĝis nun, jam pli ol 230 fabrikadaj entreprenoj de aŭtaj pecoj venis en la ĉinan mezan urbon kaj liveris servadon al Qirui, en la antaŭa duono de la kuranta jaro, Qirui kaj ĝiaj subaj industrioj realigis produktan valoron je 9,3 miliardoj da juanoj kaj la valoro okupis preskaŭ 40% de industria totala produkta valoro de la urbo Wuhu.