• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-15 10:39:14    
Translanda libro-eldonada rondo alte taksas Pekinan Internacian Libran Foiron (foto)

cri

Karaj retlegantoj, de la 30-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro en Pekino, okazis la 13-a Pekina Internacia Libra Foiro kaj pli ol 1 700 librokomercistoj kaj koncernaj institucioj el pli ol 50 landoj kaj regionoj disvolvis propagandon de siaj elektitaj libroj en budoj de Pekina Internacia Ekspona Centro. Nombro de partoprenantaj komercistoj preskaŭ estas duobla de tiu en la pasinta foiro kaj Pekina Internacia Libra Foiro gajnas pli kaj pli vastan internacian prestiĝon.

Pekina Internacia Libra Foiro fondiĝis en 1986 kaj ekde 2002 ĝi okazas en ĉiu jaro anstataŭ en ĉiu dua jaro, sub gastigado de ĉina Ĝenerala Administracio de Ĵurnalismo kaj Eldonado kaj novaĵ-oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro.

La foiro celas enkonduki mondajn elstarajn librojn al Ĉinio kaj konigi ĉinajn librojn al la mondo. De la lastaj 20 jaroj, la foiro jam sin disvolvis al solena interflua foiro por internacia eldonado kun funkcioj de komerco de aŭtorrajto, libra komerco, ekspozicio kaj interfluo de informoj.

La grava marko por senĉesa disvolviĝo de la foiro estas kontinua kreskado de kvanto de aŭtorrajta komerco. Antaŭe la kvanto estis kelkcent kaj en la foiro okazinta en la pasinta jaro, nombro de kontraktoj por deciditaj aŭtorrajtaj komercoj kaj intencotaj komercoj superis 9 000. En la kuranta jaro, partoprenas pli ol 1 200 alilandaj librokomercistoj en la foiro, tial povas esti prognozite, ke nombro de kontraktoj por deciditaj aŭtorrajtaj komercoj kaj intencotaj komercoj en tiu ĉi foiro superos tiun en la pasinta jaro.

Sinjoro Huw Alexander estas reprezentanto de internacia konata eldonada limigita kompanio Sage kaj tio estas la unua fojo por li partopreni en la pekina libra foiro. Akceptante intervjuon de raportisto, li esprimis, ke ĉina giganta konsuma merkato de eldonaĵoj estas neneglektebla por ĉiuj translandaj eldonad-komercistoj. Li diris:

"Mi partoprenis en similaj libraj foiroj en Londono kaj Frankfurto kaj la pekina libra foiro bone funkcias. Por ni, ĉi tie estas multaj klientoj kaj indas veni. En la venonta jaro, ni ankoraŭ partoprenos en la foiro. Ni vendas multe da aŭtorrajto al ĉinaj eldonadaj komercistoj. Ĉinio estas la plej granda merkato en la mondo kaj ni esperas disvolvi pli kompaktan kontakton kaj kunlaboron kun ĉinaj samprofesiuloj. Por ni, ĉi tie troviĝas multaj bonŝancoj."