• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-15 11:00:25    
Vidindaĵoj de  urbo Harbino

cri
La urbo Harbino en la provinco Heilongjiang estas nomata "brila perlo sur la kolo de cigno". Sidante ĉe la suda bordo de la rivero Songhua, ĉi tiu ĉefurbo de la plej norda provinco de Ĉinio estas grava industria centro kun natura kaj artefarita beleco

Unika estas la Infana Parko de Harbino, kiu havas la solan infanfervojon en Ĉinio. Konstruita en 1956, ĝi estas du kilometrojn longa, kun stacio Pekino ĉe unu fino kaj stacio Harbino ĉe la alia. La malgranda trajno, tirata de dizellokomotivo, havas sep buntajn vagonojn kaj povas transporti ducent pasaĝerojn. La personaro de la fervojo: la stacioadministrantoj, inĝenieroj, konduktoroj, biletvendistoj, trajnogardistoj kaj ĉefo de la vagondeĵorantaro estas lernejanoj malpli ol 13-jaraj. Ili laboras kaj ludas laŭvice.

La vintro en Harbino estas nekontesteble malvarmega. La meza temperaturo de decembro ĝis februaro estas -30°C kaj multe neĝas. Sed adaptiĝinte al la malvarmego, oni trovas certajn ĝuojn, kiujn nur Harbino povas oferti. Lakto vendiĝas brikforme. Frostiĝintajn pirojn oni liveras al aĉetantoj. Degelinte en malvarma akvo, la piroj estas aparte gustoplenaj kaj estas populara frandaĵo dum la Printempa Festo (ĉina tradicia Novjaro).

Ankaŭ alia specialaĵo de Harbino aperas en la Printempa Festo. Tra la lando estas la tradicia kutimo de la sezono festocele pendigi paperlanternojn. Ĉi tie oni faras lanternojn el glacio, oni lasas akvon glaciiĝi en poto, poste eltiras kaj kavigas en la centro, kien oni metas kandelon aŭ olelampon. La lanterno ne fandiĝas, ĉar la ekstera temperaturo restas sub nulo. Fari glaci-lanternojn jam fariĝis kutimo, sed ili ne plu estas simple faritaj el poto. En la Lanternfesto, la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, mamutaj blokoj da glacio estas tranĉitaj el la rivero Songhua. Martelo, ĉizilo kaj muldiloj uziĝas kaj post kelkaj horoj blokoj fariĝas vazoj da floroj, figuro de skiisto, karpo aŭ kokino. Glacidomegojn oni faras el blokoj cemetitaj kune per akvo. Kontraŭ la blua ĉielo ili estas kristale blankaj. Vespere oni lumigas ilin kaj la publikaj placoj kaj parkoj vigliĝas per la glaciarto -- miriado da desegnoj kreitaj de la amatoraj kaj profesiaj glaci-skulptistoj de Harbino.