• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-15 15:53:48    
Kiel israelanoj ĝardenigis dezerton

cri

Al Israelo serioze mankas akvo. En ĝia suda dezerto dum 7 – 8 monatoj neniom pluvas kaj la pluvokvanto de la tuta jaro ne superas 100 milimetrojn. Tamen ĝuste en tiel troseka dezerto israelanoj konstruis ĝardeneskajn farmobienojn unu post alia.

Jen ŝprucas akvo el la fontano antaŭ la domego de la kolektiva farmobieno Hatzerim en suda Israelo. En la hebrea lingvo, "hatzerim" signifas "ĝardenon". La farmobieno ja estas bela kiel ĝardeno kun ombroriĉaj arboj, belsona birda pepado kaj prosperaj floroj. Estas neimageble, ke ĝi estas ĝardeno konstruita eĉ en dezerto. Sinjoro Yehonatan Regev, loĝanta en la farmobieno diris kun fiereco:

"En la farmobieno ĉie regas verdeco, tamen ekster la pordo estas dezerto. La medio estas tre malbona, ni devas transformi la lokon loĝebla."

Por turni dezerton en ĝardenon, la problemo antaŭ ĉio estas akvomanko. Sinjoro Eliezer Kelmeszes diris al nia raportisto la sekreton:

"La de ni uzata akvo estas kondukata el la norda lago Tiberias. La registaro konstruis grandiozan akvokondukan inĝenieriaĵon longan je pli ol 400 kilometroj. Dank' al ĝi oni kondukas la nordan akvon suden."

La israela registaro konstruis akvokondukan sistemon por solvi la provizadon de akvo, kaj ankaŭ ellaboris la sistemon de kontingento de akvouzo por efike administri la akvouzadon de la civitanoj. Laŭ difino, la kosto por akvo en la kontingento estas relative malalta, tamen tiu por akvo ekster la kontingento estas pli alta pooble. Parolante pri la rigora sistemo de la registaro, sinjoro Natan Barak en Hatzerim diris:  

"Se la akvouzado superus la kontingenton, la registaro ne donus al vi pli da akvo; se la akvouzado estus malalta ol la kontingento, la registaro reduktus la kontingenton post kelkaj jaroj. Oni donas al vi tiom da akvo, kiom vi bezonas."

Nemalmultaj kolektivaj farmobienoj en suda Israelo elpensis rimedojn pri akvoŝparo. Interalie, la plej fierinda rimedo por hatzerim-anoj estas la monde fama guta irigaciado. Ili kunlaboris kun israela inĝeniero kaj fabrikis epipaĵon de guta irigaciado. Parolante pri tiu ĉi afero Natan Barak diris:

"En la komenco de la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, israela akvoutiliga inĝeniero sinjoro Symcha Blass rimarkis, ke en la parko de lia patrino, iu arbo kreskas plibone ol la alia. Pro kio? Poste li trovis, ke sub la arbo plibone kreskanta akvotubo likas. Li pensis pro tio, ĉu oni povus inventi ekipaĵon, kiu kiel la lika akvotubo provizus la radikojn per akvo?. Li volis kunlabori por produkti tian epikaĵon. Tiam ĉe ni ege mankis akvo, kaj krome, la ĉeloka akvo entenas multe da salo, neniu planto povis kreski. Ni do tre ĝoje akceptis lian proponon."

Per guta irigaciado oni povas ŝpari akvon je 40 – 50%. Tiu ĉi tekniko ja estas meritoplena en la mito pri dezerta agikulturo kreita de Israelo. Nun Hatzerim estas la ĉefa produkta bazloko de la plej granda kompanio pri guta irigaciado en la mondo – Israela Netafim-Kompanio. La jara vendsumo de la kompanio atingas 400 milionojn da usonaj dolaroj, interalie, plejparto venas el eksportado, tio kreas gigantan ekonomian profiton al hatzerim-anoj.

Kio helpas ilin konstrui ĝardeneskan farmobienon en dezerto? Estas ilia diligenteco kaj saĝo aŭ ilia valorega ŝparo?