• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-15 16:13:03    
Longa Marŝo---senprecedenta rakonto

cri
Lastatempe la plej atentata verko surreta estas la artikolo, kiu konigis la plorojn de ĉina grandulo Mao Zedong en strategia transmoviĝo okazinta antaŭ pli ol 70 jaroj. Tiu strategia transmoviĝo kortuŝanta Mao Zedong estas Longa Marŝo sciata de popolanoj. Kvankam la ĉina popolo jam vivis en paca medio pli ol 50 jarojn, tamen la Longa Marŝo antaŭ 70 jaroj neniam malaperis en ilia vivo. Estas multe da rakontoj pri Longa Marŝo en la popolo. Do kia strategia transmoviĝo estas Longa Marŝo? Kiaj zigzagaj rakontoj populariĝas? Kiel la Longa Marŝo kuraĝigas la ĉinojn? Se vi volas scii tion, bonvole aŭskultu nian programereton pri Longa Marŝo.

Simpledire ekde 1934 ĝis 1936 de la pasinta jarcento, por ataki japanajn agresantojn kaj eviti militon kun internlanda milita forto, la armeo gvidata de ĉina Komunista Partio nome Ruĝa Armeo transmoviĝis en 14 provincoj kaj marŝis pli ol 12 milojn da kilometroj. Vizaĝante al atako de malamikoj kaj malbonaj naturkondiĉoj, Ruĝa Armeo transmoviĝis de Yangzi-rivero ĝis sekureca regiono---nordokcidenta parto de Ĉinio. Tio kreis kondiĉon por disvolvi kontraŭjapanan rezistmiliton kaj revolucion de Ĉinio. Oni nomas tiun historion Longa Marŝo. En la koro de popolanoj, tiuj ruĝarmea-anoj partoprenantaj en la Longa Marŝo estas fortuloj ne timantaj malfacilaĵojn.

Venko de Longa Marŝo estas miraklo en homara historio. Tamen laŭ opinio de korpusa generalo Luo Dongjin, la miraklo naskiĝis en milito kaj malbona naturkondiĉo celante eviti internan militon, konservi forton kaj rezisti fremdlandan agresadon. Multe da homoj vundiĝis kaj mortis en la Longa Marŝo. Luo Dongjin diris,

"Ruĝa Armeo devigite faris Longan Marŝon. Tamen tio prezentis la firman fidon de kompartianoj por konstrui neekspluatan kaj nesubpremadan landon. Por realigi tion, ili volontis oferi ĉion. En la komenco de la Longa Marŝo, estis pli ol 200 miloj da homoj, tamen nur restis pli ol 20 miloj da homoj fine. Ili venkis neimageblajn malfacilaĵojn."

Kial tiom da homoj vundiĝis kaj mortis? Ĉiutaga batalado estas unu el la ĉefaj kialoj. Dum la Longa Marŝo ĉina ŝtatfonda generalo Huang Kecheng gvidis direkton de marŝo laŭ la kadavroj de kunbatalantoj. Lia filino Huang Mei diris,

"En la komenco de Longa Marŝo, mia patro diris, ke ili faris bataladon ĉiutage. Mankis al ili manĝaĵoj kaj vestaĵoj. Li diris, ke ili iris sekvante la kadavrojn de kunbatalantoj. Ne ekzistis vojo sur herbejo, nur estas kadavroj."