• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-18 16:43:01    
Iom pri Pekina Internacia Libra Foiro

cri

Multaj partoprenantoj havas saman opinion kun sinjoro Huw Alexander. Ni prenu infanajn eldonaĵojn kaj merkaton de edukaj libroj por studentoj kiel ekzemplon, nun en Ĉinio troviĝas pli ol 300 milionoj da geknaboj kaj infanoj kaj 20 milionoj da studentoj, sekve de kontinua kreskado de la ĉina ekonomio kaj senĉesa altiĝo de vivnivelo de loĝantaro, konsumado de libroj de tiuj popolamasoj evidente altiĝos kaj aŭtorrajta komerco de edukaj libroj estas plej aktiva kampo de aŭtorrajta komerco inter Ĉinio kaj alilandoj. Sinjorino Regina Schinner, kiu respondecas pri aferoj rilate al aŭtorrajto en brita kompanio Harcout diris al raportisto:

"Tio estas la dua fojo por mi veni ĉi tien. Ni alportas 600 specojn de libroj. La libra foiro estas speciala kaj bone organizita. Kvankam ĝi estas malpli grava kompare kun Frankfurta Libra Foiro, tamen ĝi estas plej grava en Azio. Ni atendas strebi al kunlaboro pri edukaj libroj."

En la pasinta jaro, Pekina Internacia Libra Foiro komencis establi ĉefgastan landon. La kuranta jaro estas "Ĉina-Rusa Jaro" kaj ĉefgasta lando de tiu ĉi libra foiro estas Rusio. Pli ol cent rusaj eldonadaj institucioj kolektive eksponas eldonadajn fruktojn de la nuna Rusio kun ĉeftemo "Foliumi Novan Libron: Koni la Nunan Rusion". Cetere la ĉina kaj rusa eldonadaj rondoj okazigis plurajn simpoziojn kun speciala temo kaj 5 rusaj nuntempaj konataj verkistoj glore ĉeestis al la foiro por fari rektan interfluon kun legantoj. Ĝenerala direktoro de rusa ruslingva eldonejo sinjorino Svetlana Yu. Remizova, kiu unuafoje partoprenas en la libra foiro, estas tre ĝoja pri tio. Ŝi diris:

"Ni alportas librojn pri lernado de la rusa lingvo, kiu celas lernantojn de diversaj niveloj. Nun estas malfacile por ni taksi rolon de la libra foiro por ni, tamen ĝi liveras multe da bonŝancoj por ni kaj ni havas ŝancon fari interfluon kun niaj samprofesiuloj."

Altranga administranto de Ĉina Eldonada Korporacio kaj ĉefredaktoro de Ĉina Libro-Buroo sinjoro Li Yan opinias akceptante intervjuon, ke post 20-jara disvolviĝo, Pekina Internacia Libra Foiro fariĝis azia plej grava libra foiro kaj ĝia influo en la mondo kontinue pliiĝas. Tio favoras al ĉina aŭtorrajta komerco. Li diris:

"Antaŭe oftis enkonduko de alilandaj libroj al Ĉinio kaj nun elkonduko okupas grandan proporcion. Ni prenu Ĉinan Libro-Buroon kiel ekzemplon, antaŭe nia elkonduko estis pli granda ol enkonduko. Nia turno de eldonada granda lando al eldonada potenca lando estas alte atentata de aliaj landoj kaj Pekina Internacia Libra Foiro havas pli kaj pli grandan influon en la mondo."

Li Yan diris, ke la pekina libra foiro estas alte atentata de la monda eldonada rondo, vasta partopreno de eldonad-komercistoj en mondaj aliaj landoj ne nur akcelas disvolviĝon de ĉina kaj alilanda libra komerco, sed ankaŭ alportas novan koncepton al la ĉina eldonada rondo kaj altigas ĝiajn disvolvajn kvaliton kaj nivelon.