• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-19 09:24:53    
"Hobio" de Heinz Schindler

cri
La suba intervjuo estas el gazeto "Hungara Fervojista Mondo". Ĝi temas pri germana eminenta esperantisto Heinz Schindler, helpema homo kaj la "vojaĝanta ambasadoro" de Esperanto. Jen la sepa parto. (D=Demando)

D: Vi alia "hobio" estas konstante helpi kaj finance apogi la Esperanto-movadon. Ĉu vi povas vicigi tiujn organizaĵojn, revuojn, landajn asociojn kaj personojn, kiuj vi apogis kaj flue apogas?

Mi komence subtenis la Universalan Esperanto-Asocion kiel membro de Societo Zamenhof preskaŭ ĉiujare ekde 1981. Inter alie mi ĝiris al UEA signifan sumon por la "Kampanjo 2000", kaj por la eldono de arabaj Esperanto-libroj. Mi helpis al IFEF kaj la revuon "Internacia Fervojisto". Mi donis gravan sumon al GEFA, kaj subtenis kelkajn gazetojn, i.a. GEFA-bulteno, El Popola Ĉinio, Hungara Fervojista Mondo kaj la ĉina fervojista Esperanto-gazeto. Mi apogis ILEI pro iniciatoj instrui junulojn en Esperanto. Ankaŭ mi apogis s-ron Petrov el Bulgario, por ke li povu viziti la UEA-kongreson en Tampere kaj Montpellier, kaj gvidi la poŝtistajn kunsidojn. Samtempe mi subtenis la eldonon de la gazeto "Interligilo" deIPTEA.

Aktivajn aŭ junajn esperantistojn el malriĉaj landoj mi invitis je mia kosto viziti kun mi kongresojn kaj ekskursi tra Germanio, Belgio kaj Francio.

En la jaro 1995 dum ses semajnoj estis miaj gastoj la oficistino Wang Jing Rong kaj la kuracistino Wang Xue el Ĉinio. Ni komune partoprenis ĉe la UK en Tampere, kaj ni faris rondvojaĝon tra kvin landoj.

En 1996 mi invitis bulgarinon al la UK en Prago kaj du bulgarinojn al la IFK en Den Haag. Unu el ili mi ankoraŭ invitis al IFK en 1977, 1999 kaj 2000 kaj al la UK 1998 kaj pagis por ŝi la UEA-kotizon de 1996-2003. La alian mi ankaŭ invitis al la IFK 2000 kaj aligis ŝin kiel Dumviva Membro ĉe UEA. Post la UK en Prago mi invitis japaninon, ĉe kies familio jam iam mi loĝis, al unu semajna ekskurso tra Germanio.

En la jaro 1997 mi aligis Wang Xue kiel Dumviva Membro de UEA kaj invitis ŝin por tri semajnoj al UK en adelaide akj por viziti al Sydney, Melburne kaj al al postkongreso en Novzelando. Wang Xue estas vicprezidantino de la granda Esperanto grupo de Suzhou kaj gvidis kelkfoje gruojn de eksterlandaj esperantistoj tra la tiu famkonata urbo. Jam mi trifoje vizitis ŝian familion. En tiu ĉi rilato certe estas interesa scii, kiel malfacile ofte estas inviti iun el tiuj landoj. Ne sufiĉas aĉeti flugbileton tien kaj reen, sed oni devas garantii, ke oni volas kaj povas pagi la kostojn por eventuala deviga resendado al ŝia hejmlando. Tial mi estis kun ŝi mem ĉe la aŭstralia konsulejo en Ŝanhajo. El la 119 ĉinoj, kiuj aliĝi al UK en Adelaide, nur 10 ricevis la aŭstralian vizon. Simile malfacilaj estis la invitoj de la esperantistoj el Kazaĥlando. Nur la bulgaroj ĉiam baldaŭ ricevis la vizon por Germanio per mia garanti-deklaracio de la distrikt-administracio.

En 1998 mi invitis el Kazaĥlando la instruistinon Majra Baradosova kun filino Dinara kaj lernantino Ajman por 4 semajna vizito de la UK en Montpellier kaj poste Paris, Belgio ktp.

En 1999 mi estis kiel jam en 1998 en junio ĉe kvar bulgaraj Esperanto-familioj, kiujn mi subtenas. Nepino de unu familio bone lernis flue paroli Esperanton, pro tio mi invitis ŝin al al UK en Berlin. Dum 25tagoj ni faris ekskursojn en Germanio kaj Belgio, parte kun du japaninoj, kiuj vizitis min dum tiu tempo. Krome mi subtenis la familion el Kazahlando, kiu per invito de UEA vizitis la UK-on kaj la infankongreson kun 2 filinoj. En aŭgusto 1999 mi partoprenis ĉe la 2-a Azia Esperanto-Kongreso en Hanoi, kien mi ankaŭ invitis sinjorinon Wang Xue.

En la jaro 2000 mi invitis sinjorinon Majra Baradosova kun la alai filino Lena el Kazĥalando. Kun ili mi vizitis la FFEA-kongreson en Toulon kaj poste Nice, Monaco, san Remo, Metz, Luksemburgo, Bruselo, Brugge, Dresden, Meissen, Koln ktp> Lena kunportis belegan kazaĥan popolkostumon akj hispanan kostumon, kaj prezentis popoldancojn alu sonbendmuziko antaŭ 100 kongresanoj en Toulon, kaj ce la GEFA-renkontiĝo en dusseldorf kaj ĉe la Esperanto grupo Schwelm. Krome mi sendis monon al la studentino Pham Mai Lan en Hanoi, por ke ŝi puvu viziti la Esperanto-Junularan Kongreson en Hongkong.

Mi nomis en tiu de vi dezirita vicigo de organizaĵoj, revuoj kaj personoj, sed ne la donacojn kaj kostojn. Sed tio ne estas demando pri la mono, multe pli valora estas la ĝojo kiun mi povis fari al miaj gastoj per miaj invitoj kaj vizitoj, kiun mi mem havis pro tio. Aliaj homoj elspezas monon por fumi, ludi, aŭtomobilo aŭ aliaj "hobioj", sed mia "hobio" estas la helpado.