• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-19 17:40:13    
Ĉinaj alt-sciencteknikaj entreprenoj forte disvolvis sendependan kreon

cri
Senĉese aperante en tradicia industrio, ĉinaj markoj ankaŭ enradikiĝis en alta sciencteknika industrio. Pekina diĝita sciencteknika limigita korporacio Huaqi, kiu fondiĝis en 1993, jam fariĝis la "gvidanto" en la fako de ĉinaj diĝitaj produktoj, ĝi havas tre altan okupan proporcion en la merkato de montrilo, movebla rezerva ekipaĵo kaj diĝita fotografilo. La negoca sumo de Huaqi jam tenis la kreskan rapidecon je pli ol 60% en sinsekvaj 6 jaroj, en la lasta jaro la negoca sumo atingis preskaŭ 2 miliardojn da juanoj. Ĝenerala direktoro de Huaqi sinjoro Feng Jun sciigis al raportisto, ke bela sendependa marko ne nur estas la fonto de entreprena stabila kaj longtempa interezo, sed ankaŭ la simbolo de ŝtata potenco kaj enkorpigo de ŝtata figuro.

"Ni profunde sciis, ke marko, precipe nacia marko portas ne nur produktan famon, sed ankaŭ spiriton de kreo kaj dignon de nacia leviĝo. Ĉiuj entreprenoj, kiuj fariĝis internaciaj famaj markoj, havas komunan punkton, ke unue ili devas esti elstaraj naciaj markoj, kun la propra lando kiel la firma bazo, unue bone servis al la bazo, poste firme marŝi al la internacia merkato. Mi konvinkiĝas, ke per klopodado, naskiĝos amaso da bonaj ĉinaj naciaj markoj."

En la nuna merkata ekonomio kun akra konkurenco, nur la koncepto de marko estas malsufiĉa, kiel oni popularigos sendependan markon kaj igos pli multajn konsumantojn elekti ĝian markon en amaso da samspecaj produktoj, tio fariĝas la problemo antaŭ ĉinaj entreprenoj. Interalie, iuj ĉinaj entreprenoj provas uzi kutimajn metodojn de internaciaj entreprenoj por protekti kaj disvolvi siajn markojn. La monda plej granda serĉa reta stacio en la ĉina lingvo, la korporacio Baidu ĝuste estas unu el ili.

Reta teknika limigita korporacio Baidu fondiĝis en 2000, komence la ĉefa negoco estis livero de serĉa tekniko al grandaj retaj stacioj. Post unu jaro, kreinto de la korporacio sinjoro Li Yanhong decidis krei sendependan kaj specialan serĉan retan stacion titolitan "Baidu". En 2005, la korporacio Baidu eniris en la usonan valorpaperan borson NASDAQ, en negoco en la tago, en kiu la korporacio eniris en la borson, la pliiĝa mezuro de akcia prezo de Baidu superis 350%, kaj la korporacio kolektis kapitalon je 109 milionoj da usonaj dolaroj, tio kreis novan rekordon de kapitala ekstera kolekto de ĉinaj internaciaj retaj entreprenoj. Li Yanhong sciigis al la raportisto, ke por entreprenoj eniro en akcian merkaton povas igi entreprenon akiri pli multan kapitalon, samtempe liveri bonan ŝancon al entreprenoj por popularigi propran markon.

"Kiam investantoj konfirmis vin, tiam via marko pli kaj pli multe fariĝis vera marko. En la akcia merkato, ni estis atentataj. La eniro en la akcian merkaton multe helpis la markon Baidu. Ni esperas, ke en la estonta longa tempo ni klopodos por igi niajn investantojn koni tion, ke oni povas establi grandan konsuman markon en Ĉinio."

Ĝuste konceptinte la gravecon de marko por entreprena disvolvo, pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj senĉese investis kapitalon por krei kaj disvolvi markon, kiel Qirui, Huaqi kaj Baidu. Ĉina ministro pri komerco sinjoro Bo Xilai diris, ke la ĉina registaro klopodos por helpi al entreprenoj reformi produktadon kaj administradon, starigi sendependajn markojn kaj ŝanĝi "faritan en Ĉinio" kiel "kreitan en Ĉinio."

"Nun 'farita en Ĉinio' estas tre fama en la mondo, sed ni ankoraŭ fari tion, 'kreita en Ĉinio', ni devas ŝanĝi la etikedon 'farita en Ĉinio' per tiu 'kreita en Ĉinio' kaj krei niajn elstarajn markojn."