• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 08:25:55    
Babilado pri tradiciaj firmaoj de Pekino

cri
Pekino estas metropolo kun longa historio. Krom vaste konataj belaj vidindaĵoj, en la urbo troviĝas ankaŭ multe da antikvaj firmaoj. Hodiaŭ ni kune vizitu al kelkaj tradiciaj firmaoj kun la historio de centoj da jaroj.

Inter tradiciaj firmaoj de Pekino, la plej aĝa eble estas la apoteko Tongren-tang. Ĝi fondiĝis en la jaro 1669, kaj preskaŭ estas pronomo de pekinaj tradiciaj firmaoj.

La fondinto de la apoteko Tongren-tang estis s-ro Le Xianyang, kiu siatempe servis kiel kuracisto de imperiestro. Pro la proksimaj rilatoj kun la imperiestra familio, rigora selektado de drogherboj kaj farado de medikamentoj, la apoteko Tongren-tang de Le Xianyang fariĝis farmacia oficino speciale liveranta medikamentojn al la imperiestra familio.

S-ro Jin Yongnian, veterana apotekisto de Tongren-tang, konigis, ke parto de receptoj de la apoteko Tongren-tang devenis de kortego. Li diris:

"Ni prenu kiel ekzemplon la eliksiron Guogong de Tongren-tang. En la 14-a jarcento, kiam Ĉinio estis en la dinastio Ming, iu duko trovis inter la popolanoj iun recepton pri vin-farado, kaj li faris eliksiron laŭ tiu recepto, rezulte la eliksiro tre efikis por sanigo kaj fortikigo. Poste la recepto estis transprenita de la imperiestra hospitalo. Tiam la apoteko Tongren-tang liveris medikamentojn al la imperiestra hospitalo, sekve ĝi faris ordigon al enhavo de la recepto, tiel ke ĝi fariĝis ankoraŭ pli efika. Ankaŭ la longviva imperiestra patrino Cixi, la lasta reganto de la dinastio Qing, siatempe uzis tian eliksiron. Kaj nun la eliksiro Guogong ankoraŭ restas tre konata tradicia produkto de nia oficino."

S-ro Jin Yongnian diris, ke Tongren-tang sekvas tre rigoran profesian principon, t.e. kvankam la medikamento-fara procezo estas sekreta, tamen la apotekistoj estas malpermesataj je ajna malatentemo en laboro. Li konigis, ke de pli ol 300 jaroj, Tongren-tang ĉiam observas tiun tradicion kaj faras ĉiun medikamenton bonkvalite kaj altnivele. Li diris:

"Ekzemple, la senfebriga medikamenta pulvoro Zixue-san estas tre populara medikamento por kuraci infanan febron. Laŭ la antikva recepto, la pulvoro Zixue-san devas esti farita en ora kaldrono kaj per arĝenta ŝovelilo. Ĝenerale oni opinias tiun difinon sensenca. Tamen Tongren-tang opinias, ke ĉar la antikva recepto postulas uzi oran kaldronon kaj arĝentan ŝovelilon, tio signifas, ke la ora elemento certe ludas sian rolon en farado de la pulvoro, tial malgraŭ ke Tongren-tang ne posedis tiel grandan oran kaldronon, tamen ĝi kolektis cent taelojn da oraj juveloj, kaj ĉiufoje kiam ĝi faras la medikamentan pulvoron Zixue-san, ĝi kuiras ilin kune kun drogherboj, kaj tiu tradicia maniero daŭras centojn da jaroj."

Nuntempe Tongren-tang jam ne estas nur apoteko, sed fariĝis reprezentanto de la tradiciaj ĉinaj medicino kaj farmacio. Antaŭ nelonge la receptoj kaj teknologioj de Tongren-tang estis enlistigitaj kiel ne-materiaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.