• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 15:28:54    
Ekspozicio de konsumadaj elektronikaj produktaĵoj allogas vizitantojn

cri

Antaŭ nelonge en la urbo Qingdao okazis Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumada Elektroniko. Pli ol 400 entreprenoj el diversaj lokoj de la mondo eksponis freŝajn produkaĵojn kaj teknikojn por serĉi kunlaboran ŝancon.

En la ekspozicio, korporacio Hair, la plej granda entrepreno pri hejme uzataj elektronikaj aparatoj en Ĉinio, prezentis sortimenton da hejmuzadaj aparatoj, nomatan U-HOME. Uzantoj povas per poŝtelefono aŭ komputilo teleregi banhejtilon, klimatizilon, lavmaŝinon kaj laŭplaĉe televidi programojn el interretaj kanaloj. Kiam tiuj aparatoj pertubiĝis, ili povas sin diagnozi. Sinjoro Zhou Yunjie, vicprezidanto de la korporacio Hair, diris, ke tiu ĉi sortimento da aparatoj povas efektivigi senbaran dividadon de informoj inter uzantoj, aparatoj kaj interreto. Li diris, "Nuntempe pli kaj pli multe da konsumantoj postulas, ke hejmaj aparatoj estu sortimentaj, komfortaj kaj ligitaj kun interreto. Niaj produktaĵoj estas projektitaj laŭ la ideo, ke ili ĉiaokaze ligu uzantojn kun la mondo."

Kiel komandanto de la ĉina informa industrio, ankaŭ la korporacio Lenovo prezentis freŝajn produktaĵojn, konformajn al la informa epoko. Sinjoro Du Jianhua, vicprezidanto de tiu ĉi korporacio, diris al raportistoj, ke produktaĵoj, lanĉitaj de la korporacio Lenovo, povas transmisii al televidilo videajn informojn, konservatajn en komputilo. Tio grandigas funkcion de komputiloj kaj televidiloj; se posedantoj estas fore de la hejmo, ili povas ricevi informojn de hejma komputilo.

En la ekspozicio raportisto vidis, ke multaj entreprenoj prezentas plej freŝajn produktaĵojn kaj teknikojn, ekzemple rapidan riveladon de fotoj, faritaj per poŝtelefono, kasedilon pezan je 50 gramoj kaj skanan legilon. La usona korporacio Flurida eksponis vidigilojn de lumeligantaj diodoj.

Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumada Elektroniko estis kune okazigita de la ĉinaj ministerioj pri komerco, informa industrio, scienco kaj tekniko. Depost la iniciatiĝo en 2001, la ekspozicio iom post iom levis siajn famecon kaj influon kaj sukcese kunlaboris kun Usona Ekspozicio de Konsumada Elektroniko, la plej granda en la mondo.

Kompare kun antaŭe, ĉi-jare la ekspozicio estis pli prospera, kaj ĉeesto de translandaj aĉetantoj multe allogis entreprenojn pri konsumadaj elektronikaj produktaĵoj. Sinjoro Zhang Cida, oficisto de la korporacio Benq, opiniis, ke ĉeesto de aĉetantoj el diversaj lokoj de la mondo alportas al ekspoziciantoj kunlaboran ŝancon. Li diris, "Ĉi-foja ekspozicio estas tre vigla kaj pli granda. Fakte oni ne nur eksponas produktaĵojn, sed ankaŭ figuron de siaj fabrikmarkoj. La ekspozicio liveras al entreprenoj bonan ŝancon por prezenti avantaĝajn produktaĵojn."

Kompare kun antaŭe, ĉi-foja ekspozicio multe pli grandiĝis, kaj ankaŭ ties ĉeftemo ŝanĝiĝis. Organizantoj de la ekspozicio difinis la ĉeftemon per "la Mondo ŝanĝiĝas pro U". La angla litero U signifas akordigon, popularigon kaj unikecon kaj implicas, ke kun progreso de scienctekniko kaj popularo de interreto, informo ekzistas ĉie kaj rilatas kun ĉio. Sinjoro Lou Qinjian, ĉina vicministro pri informa industrio, opiniis, ke ĉeftemo de la ekspozicio indikas la tendencon de hejme uzataj elektronikaj aparatoj. Li diris, "Ekzemple, antaŭe ni rigore restriktis uzadon de poŝtelefono al telekomunikado, sed nun tiu ĉi aparato funkcias ankaŭ kiel komputilo kaj televidilo. Kompakta kombinado de konsumadaj elektronikaj produktaĵoj kun multmediato estas la disvolva ĉeffluo de hejme uzataj elektronikaj aparatoj."

Oni povas ricevi informojn de interreto per televidilo kaj sendi mesaĝon per eletra frostigujo. Apero de tiuj teknikoj atestas, ke jam venis la nova epoko. Ĉu entreprenoj ĉu konsumantoj havas komunan konon pri diverseco de funkcioj de hejme uzataj elektronikaj aparatoj, kaj la ekspozicio liveras al entreprenoj kaj konsumantoj ĝuste la ŝancon por antaŭenpuŝi disvolvon de elektroniaj aparatoj. Yu Chong, vicestro de la urbo Qingdao, unu el la okazigantoj de la ekspozicio, diris, "Ni klopodos doti la ekspozicion per karakterizo de la urbo Qingdao kaj prezenti freŝajn produktaĵojn en la ekspozicio."

Qingdao estas bela marborda urbo kaj ĉiusomere tiras al si grandan nombron da turistoj. Magistrato de tiu ĉi urbo esprimis la fortan deziron perfektigi la ekspozicion kaj bonvenigi viziton al la bela urbo.