• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 19:22:13    
Usona financa ministro venis al Pekino por fari oficialan viziton

cri
Usona financa ministro Henry Paulson vizitas Pekinon

Antaŭtagmeze de la 20-a de septembro, usona financa ministro Henry Paulson atingis Pekinon kaj faras sian unuan viziton al Ĉinio post sia enoficiĝo.

Laŭ konigo, dum la restado en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao respektive intervidiĝos kun li kaj vicĉefministro Wu Yi interparolos kun li. Respondeculoj de Ŝtata Dusvolva kaj Reformada Komisiono, Ministerioj pri Financo, Komerco, Higieno, Inform-industrio kaj aliaj koncernaj departementoj interparolos kun li. Krome, Henry Paulson kunvenos kaj faros interŝanĝon kun ĉinaj entreprenistoj kaj universitataj studentoj.

Ĉinaj neregistaraj organizoj investis 5,5 miliardojn da juanoj por helpi kamparan konstruadon

La 19-an de septembro, ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj informis, ke 147 ĉinaj neregistaraj organizoj investis 5 miliardojn kaj 500 milionojn da juanoj por helpi kamparan konstruadon de Ĉinio.

De la lastaj jaroj, ĉina neregistara organizo rapide disvolviĝas, populariĝas en urboj kaj vilaĝoj de Ĉinio kaj rilatas al diversaj kampoj de socia vivo.

En la kuranta jaro ĉina grena produktkvanto plue tenas kreskadon

La 18-an de septembro, estro de Ĉina Ŝtata Informa Centro de Greno kaj Oleo sinjoro Shang Qiangmin diris en iu kunveno okazinta en Harbino, ke de 2004 ĝis 2005, ĉina grena produktado rapide renormaliĝis, en la kuranta jaro, kvankam kelkaj regionoj trafis relative seriozan naturan katastrofon, tamen ĝenerale grena produktkvanto plue tenas kreskadon kaj laŭ prognozo, la totala produktkvanto de la tuta jaro superos 490 milionojn da tunoj kaj tenas kreskan tendencon en sinsekvaj tri jaroj.

Preno de aŭtorrajta kotizo de memserva kantado estas progreso de ĉina protekto de intelekta proprieto

La 18-an de septembro en Pekino, ĉeestante al iu intervjua programo de Xinhua-Retejo, profesoro Liu Chuntian, estro de Centro de Intelekta Proprieto de Ĉina Popola Universitato diris, ke la ŝtato baldaŭ prenos aŭtorrajtan kotizon de muzikaĵoj uzataj en kantejo de memserva kantado, ĝi estas alia rimedo de la ĉina registaro por plifortigi protektadon de intelekta proprieto en kampo de muzikaĵoj. Tio manifestas firman volon de la ĉina registaro pri protekto de intelekta proprieto.