• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 19:25:27    
Rakonto pri Longa Marŝo

cri
Kvankam estis multe da malfacilaĵoj, tamen la armeo de la Komunista Partio de Ĉinio, precipe la militaj gvidantoj, per la saĝeco kaj kuraĝo, uzante viglajn strategiojn, kreis tiom da venkaj militoj en ĉina historio, eĉ en monda milita historio.

Kiel mi diris en la komenco de nia programereto, dum la Longa Marŝo, Mao Zedong, kiu sukcese gvidis la strategian transmoviĝon, kelkfoje ploris pro la oferoj de soldatoj, la morto de sia gardisto kaj la amo de la popolanoj al ilia hejmloko. Tamen en la poemo de Mao Zedong estas heroega emocio. Per tia kuraĝo, li gvidis tiun armeon havantan idealon forigi malfacilaĵojn kaj fine gajni sukceson. La kantoj aplaŭdantaj tiujn heroojn populariĝis dekojn da jaroj.

La partoprenantoj en Longa Marŝo inkludis 60-jarajn maljunulonjn kaj 9-jarajn infanojn, ankaŭ estis multe da virinaj soldatoj kaj kamaradoj venintaj el Koreio, Vjetmano kaj Germanio. Dum la Longa Marŝo, same kiel ordinaraj soldatoj, la altrangaj gvidantoj vestiĝis per herbŝuoj kaj manĝis malmulte kaj malbone. Fariĝinta reganta partio la Komunista Parito de Ĉinio ankoraŭ stimulis tian faradon.

Ĝuste pro tio, 94-jara maljunulo Liu Jiaqin partopreninte en la Longa Marŝo emfazis ĝis nun, ke dum la Longa Marŝo, la persona dezirego memkonscie cediĝis por idealo.

70-jarojn post sukceso de la Longa Marŝo, ni rememoras ĝin. Estas nemalkonfeseble, ke en periodo de maturiĝo la Komunista Partio de Ĉinio faris erarojn en politiko, aranĝo de personala afero kaj tiel plu, eĉ kaŭzis malvenkon kaj grandskalan vundiĝon. Tamen la 2-jara Longa Marŝo estas procezo, ke la Komunista Partio de Ĉinio ĝustigis sian erarojn. En okuloj de vicestro de Pekina Aerarmea Komanda Instituto Liu Taihang, la procezo estas valoreco de la Komunista Partio de Ĉinio.

"Mi pensas, ke kiel iu partio aŭ iu homo, oni ne povas fari nenian eraron. La pleja avantaĝo de la Komunista Partio de Ĉinio estas tio, kiel ili pensis pri sia eraro kaj ĝustigis la eraron. La Komunista Partio de Ĉinio estas tre grandioza ĝuste pro tio."

Per speciala milita ĉarmo, la Longa Marŝo donas grandan spiritan forton al ĉinoj. Ĝi populariĝas en la tuta mondo kiel perfekta mito. La Longa Marŝo eĉ altiras pli kaj pli multe da homoj esplori la spiriton kaj rakontojn laŭ la antaŭaj vojoj.