• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-21 07:21:04    
Prozisto kun Legomkultiva Ĝojo

CRI

Wu Boxiao naskiĝis marte de 1906 en la gubernio Laiwu de la provinco Shandong. Tre frue li jam komencis prozan verkadon, okazintan en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam li estis lernanta la anglan lingvon en la Pekina Normala Universitato. Diplomite li faris instruadon kaj edukan laboron.

En 1938 li veturis al Yan'an kaj suriris la revolucian vojon. De tiam ĝis 1945, li laboradis en la revolucia sanktejo. Dume aperis "Cindro", kolekto de prozaĵoj, jam malsamaj ol la antaǔaj en kiuj li ĉasis belecon de vortoj, kun intelektula pedanteco, ĉar la revolucia vojo ne nur ŝanĝis liajn senton kaj penson, sed ankaǔ kondukis lin al natura esprimado kaj simpla stilo.

En 1963 eldoniĝis lia prozaĵo "Norda Stelo", densa je vivospiroj kaj entenanta belajn percepton kaj koncepton. Precipe la du verkoj, titolitaj respektive "Ŝpinrado" kaj "Kultivado de Legomoj", reprezentas la sukceson de Wu Boxiao en la ideologio kaj arto, markante maturecon de liaj individueco kaj stilo kaj sin karakterizante per seneco de homa figuro kaj manko de intrigo kaj peripetio. En la unua peco, la aǔtoro simple notis, ke ŝpinrado estas ordinara laborilo tamen speciala batalilo, garantianta ĉies vestadon; sekve la aǔtoro detale priskribis diversajn teknikojn kaj manovrojn de la ŝpinado kaj grandiozan konkuron, kondukantan al duobla riĉrikolto, kaj ekonomia kaj ideologia. En la dua peco li tiel reliefigis legomkultivan ĝojon:

"Flegado de florplantoj estas agrabla, sed kultivado de legomoj – pli plezuriga. Belaj kaj aromaj floroj estas okulplaĉaj; dum freŝverdaj legomoj kun grandaj radiktuberoj aǔ sukoplenaj folioj estas ĝuige manĝeblaj. Proverbo diras: 'Jen la legomo kaj melono – nutr' sufiĉa por jarduono'...

"La legoma kultivo estas tia laboro, kia postulas atentan penadon, kiel brodado. Se oni serioze sin okupas pri tia laboro, oni multe laciĝas de ĝi. Koncerne la laborkvanton, kiel diras la proverbo, 'Unu muo 1) da legomo tiom penigas, kiom dek muoj da greno komplikas'. Tamen la legoma kultivado estas, malgraǔ ĉio, okupo tre agrabla. Oni sentas plezuron ne nur kiam oni preparas legomon por manĝo, kiel Su Shi 2) diris en sia poemo 'Fuo 3) pri Legoma Supo':

Por legomlav' mi ĉerpas akvon el la font',

enmane brilas rosfoli' kaj jada frond',

kaj kiam oni prenas kun ĝuo legoman supon aǔ pladon, sed ankaǔ, eĉ pli, en la tuta procedo de la legoma kulturado. Ŝutado aǔ verŝado de sterko, lozigo de grundo, preparado de bedoj kaj semado ja estas plej penigaj; kaj kvankam, farante tiajn laborojn, oni ne vidas ankoraǔ eĉ ĝermeton de legomo, tamen oni estas multe stimulata almenaǔ de la espero pri tio, 'Kia la semo, tia la rikolto'. Ĉar la espero estas semita per plene maturiĝintaj semeroj en la grundon humidan kaj sufiĉe sterkitan, oni certe havos rikolton, se oni restos laborema. 8 aǔ 9 tagojn post la semado, jam prospere elkreskas freŝverdaj legomplantidoj en la humidaj bedoj. La plantidoj el laǔsulka semado kreskas en ordaj vicoj, dum tiuj el disa semado estas kvazaǔ en svarmado, kaj tiuj el laǔkaveta semado fiere staras, ŝajnante plenplenaj de vivipoveco, kun luma rideto. Ĉiu ŝoso estas kvazaǔ perlo brilanta kaj ĉiu bedo da legomoj rememorigas freŝan kaj belan poemon. Ĉu ne kiel priskribite de Lao—Du 4), 'Mi tondas la printempan aliumon 5) post la nokta pluvo'? Kiom freŝe!

"Malfruprintempe, ĉe tagmezo, farante interspacigon de plantidoj aǔ sarkadon kaj ter-malkompaktigon inter sulkoj, en varma suno ni tutkorpe havas senton de agrablo. Freŝa terodoro kaj delikata legomaromo ebriige penetras en niajn pulmojn. Jen kaj jen ni rektiĝas, mandorse forviŝas ŝviton de nia frunto kaj ĵetas rigardon al plantidoj por esplori, ĉu ni bone faris la interspacigon de plantidoj, la sarkadon aǔ la terlozigon, kaj ĉi-momente ni sentas nur plezuron el la laborado. En someraj noktoj, akvinte la legomplantojn, ni kelkaj kamaradoj, en la klara hela lunlumo, sidas apud fonto ĉe la rando de nia parcelo. Fumante cigaredon, ni babilas pri la vivo, socio, reformado de la socio kaj la naturo. Intertempe ni aǔskultas ĉirpadon de insektoj. Ni bone scias, ke la ajloj elkreskigis siajn pedunklojn, la brasikoj kunvolvis siajn foliojn kaj la koriandroj jam ellasis bonodoron – ĉio ĉi sentigas al ni ĝojon de vera idilia vivo."

Tia skribo legiĝas ankaǔ en "Enkaverna Pejzaĝo", "Posteno", "Kanto" kaj aliaj prozaĵoj de Wu Boxiao, en kies verkoj troviĝas ne nur tia arta stilo kia apartenas sole al li, sed ankaǔ originala kreemo, kurioza imago kaj freŝa alegorio. Ne mankas fabelecaj vortoj, ekzemple en la sama verko, "Post kiam la akvo estas elĉerpita, la kavo denove pleniĝas de akvo en la daǔro nur de unu manĝo. Kiam la kavo estas plena, la akvo estas ĝisfunde klara, kaj neniam ĝi elverŝiĝas super la kavorando. La kavo tre similas magian botelon en fabelo. Elĉerpite la akvo denove aperas en la botelo kaj, se oni ĝin ne ĉerpas, la botelo restas ĉiam plena."

Jen tia la prozisto, forpasinta en 1982.

1) Muo: Ĉina areunuo. Unu muo egalas 15-onon de unu hektaro.

2) Su Shi: Literaturisto, kaligrafo kaj pentristo (1037—1101).

3) Fuo: Kio estas fuo? Ni jam klarigis ĝin kaj eĉ enretigis pecon de fuo: "Fuo pri Ŝajna Pompo" de Sima Xiangru, en la 8-a de septembro, 2004.

4) Lao—Du: Du Fu (712—770), granda poeto en la dinastio Tang (618—907). Lao (maljuna, malnova) esprimas respekton, se oni uzas ĝin prefikse aǔ sufikse ĉe familia nomo.

5) Aliumo: Plurjara herbo (Allium tuberosum el liliacoj), kun longaj, plataj kaj mallarĝaj folioj prenataj legome.