• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-21 13:30:56    
Vinilkosmo: Internacia E-Muzika Organizo

cri

Karaj amikoj, oni povas ofte ĝui multajn belajn E-kantojn en nia programero "Aprecado de E-kantoj". Ĉu vi scias, ke granda parto de tiuj kantoj estas el Vinilkomso. Kio estas Vinilkosmo? Kiel E-kanto estas produktita en Vinilkosmo? Kaj kian krizon Vinilkosmo havas? Nun pli da informoj el intervjuo de nia raportistino Lina al Flo, laboranto de Vinilkosmo.

Aldone: koncerna materialo pri Vinilkosmo estas kiel jene.

EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). tenu vin informita:

EUROKKA estis kreita en 1988, kaj en 1991 fariĝis fakasocio de TEJO kaj de tiam ankaŭ aperas en la listo de fakasocioj en la jarlibro de UEA.

La agadkampo de EUROKKA estas tutmonda celante disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

EUROKKA rolas kiel kunordiganto en la Esperantaj muzikmedioj: rokenrolo, popmuziko, folko, ĵazroko, afroroko, regeo, skao, repo, tekno, subgrundaj muzikoj, ktp… ĝis malrokmuziko! Sed zorgas ankaŭ pri:

*Kunordigado de la muzikistoj en la studioj de Vinilkosmo en Donneville.

*Kunordigado de kultur-informa kaj interŝanĝa reto (kontaktaj sliparoj/adresaroj de artistoj kaj organizantoj).

*Diskonigo kaj disvolvo de artistoj kaj bandoj kantantaj en Esperanto, per helpo, konsiloj, perado, kaj varbado.

*Stimulado por plikreskigi kvaliton, profesiecon, kaj kvanton de tiaj artistoj kaj bandoj.

*Instigo ĉe artistoj simpatiantaj pri Esperanto, por ke ili ekkantu Esperante.

*Helpo, konsilado, kunorganizado, kaj spektaklo-programado de Esperantaj artistoj kaj bandoj kadre de Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, kaj festivaloj, kiaj UK, IJK, KEF, EOLA, FESTO, IS, IF, IJS, IJF, SAT-Amikaraj kongresoj, ktp.

*Organizado de la festivalo KAFE en 2000 en Tuluzo kun EKC

*Kunlaborado kun internaciaj kaj lokaj radiostacioj (produktado de Esperanto-radioprogramoj disaŭdigantaj Esperanto-muziko en lokaj stacioj, kiaj Canal Sud, Radio FMR, kaj Radio Occitània en Tuluzo). Vidu la Esperanto-Radio-Arkivon (en nova fenestro) por arĥivo de elsendaĵoj de Suda Kanalo kaj Radio-Okcitanio.

*Prezentado de la Esperanta muzika kulturo, ĝia historio kaj evoluo, per prelegoj, seminarioj, informkunvenoj, ktp.

*Diskĵokeado per "Espoteko" (Esperanto-Diskoteko) okaze de internaciaj aŭ lokaj renkontiĝoj (KEF, IF, IJK, Zamenhof-Festo, ktp.)

*Organizado kaj kunorganizado de turneoj por esperanto-artistoj (ni jam faris por : Kajto, Jacques Yvart, Solotronik kaj JoMo).

EUROKKA kreis la diskeldonejon, produktejon, kaj distribuejon VINILKOSMO *Esperanto-Muzik-Prod.*, kaj la Esperanta muzikmagazino ROK-gazet' en 1990.

En januaro 1999 VINILKOSMO devis profesiiĝi kaj fariĝi sendependa, sed tamen restas interaktive ligita kun la agado de EUROKKA. De tiam ankaŭ ROK-gazet' estas eldonita de Vinilkosmo sed restas la organo de EUROKKA.