• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-21 17:16:48    
Malfermaj universitatoj de Korea Respubliko

cri

En Korea Respubliko, la universitatoj ĉu ŝtataj ĉu privataj estas malfermataj al la socio. Ĵus atinginte Korean Respublikon, nia raportisto vizitis kelkajn famajn universitatojn kaj spertis iliajn belan medion kaj sintezan ĉarmon.

Komprenebla rekompenco al la socio

Oficisto pri edukaj kaj administraj aferoj de la Seula Universitato sinjoro Kim Sang Bum kondukis nian raportiston ekskursi en la ĝardeno. La universitato estis konstruita laŭ montdeklivo. La pejzaĝo estas pitoreska, la domegoj diversstilaj kaj la arboj ombroriĉaj. La ŝtata trezoro la turo Kyujanggak situas en la ĝardeno. Tie konserviĝas ediktoj kaj uzaĵoj de imperiestroj de la epoko de koreaj dinastioj. En Kyujanggak estas konservata ankaŭ la antikva libro de la Korea Duoninsulo "Notoj pri Koreaj Dinastioj", antaŭ nelonge redonita de la japana Tokia Universitato al la Seula Universitato. En la ĝardeno funkcias aŭtobuso kaj ankaŭ turisma aŭtobuso, estas studentoj lernantaj dum feriaj tagoj kaj multaj vizitantoj. Ĉiujare la universitato akceptas senpagajn 130 000 organizitajn mez- kaj element-lernejanojn kaj aliajn vizitantojn.

Sinjoro Kim Sang Bum konigis, ke kiel ŝtata universitato, la Seula Universitato ĉiujare ricevas multe da kapitalo investita de la ŝtato. La instruistoj estas senescepte ŝtataj oficistoj. La turo Kyujanggak kaj la Biblioteko de la universitato estas investitaj de la ŝtato, kompreneble ili devas esti malfermaj al la publiko. Kaj cetere, la naskokvanto en Korea Respubliko malaltiĝas kaj la studentoj en la estonteco malmultiĝos, por altiri al si talentulojn, la universitato ne devas ne esti malferma al la socio. Plej multaj vizitantoj estas mez- kaj element-lernejanoj el diversaj lokoj de Korea Respubliko. De ili venos la studentoj de la Seula Universitato.

Laŭ konigo, por pli bone servi al la vizitantoj, la universitato ĉiujare varbas 20 studentojn kiel ĉiĉeronojn. Ili estas volontuloj, tamen tre renomas inter la studentoj. Krom la ĝardeno de la universitato ankaŭ la biblioteko, muzeo kaj la turo Kyujanggak estas malfermaj al la vizitantoj. Por ne doni influon al lernado de studentoj, oni aranĝas la vizitantojn spekti kaj koni pere de fermita cirkvita televido la instruadon.

Nia raportisto rimarkis, ke multaj mezaĝuloj kaj gejunuloj grimpas monton. Sinjoro Kim Sang Bum diris, ke ĉiutage multaj amatoraj alpistoj venas per aŭtobuso grimpi monton tra la universitata ĝardeno. La montgrimpa linio renomas en Seulo. Krome, junuloj sin ekzercas per biciklado sur la ronda ŝoseo en la ĝardeno. La Seula Universitato ankaŭ aranĝas artajn aktivadojn, ekzemple, simfonian koncerton por allogi diversrondajn personojn.

Serĉi animan hejmon

La universitato Sung Kyun Kwan estas sinteza privata universitato kun historio de pli ol 600 jaroj. Sur ĝia fronta pordo ne granda pendas negranda tabulo de la universitata titolo. Ĉio estas simpla kaj delikata. Tamen enirinte la universitaton, nia raportisto kvazaŭ ekskursas inter la tradicio kaj moderneco; en la universitato estas kaj domoj pli-0l-600-jaraj kaj diversfakultataj domegoj modernaj.

Tuj post la pordo de Sung Kyun Kwan, dekstre estas Konfuzia Templo, en kies Halo Dacheng kultiĝas Konfuzio, Menzio kaj aliaj sume 37 sanktuloj de konfuzianismo kaj 36 sanktuloj de Korea Respubliko. Nia raportisto rimarkis, ke antaŭ la Halo Dacheng pli ol 20 viglecplenaj element-lernejanoj sidas sur mato, post ili staras kelkaj aĝuloj. Ili venis de Jin Cheon de la provinco Norda Chungcheong, la aĝuloj estas respondeculoj kaj instruistoj de Vilaĝa Lernejo.

La Vilaĝa Lernejo estas loka eduka institucio por heredi konfuzianismon, kulti Konfuzion kaj aliajn sanktulojn. En Korea Respubliko en vintraj kaj someraj ferioj la Vilaĝa Lernejo funkciigas lecionojn por mez- kaj element-lernejanoj kaj edukas ilin pri lojaleco, obeemo, bonkoreco kaj amo kaj aliaj agad-kriterioj kaj fine kondukas ilin al la Halo Dacheng en la plej aŭtoritata Universitato Sung Kyun Kwan por lerni konfuzianismajn ritojn.

Estas interese, ke en la Universitato Sung Kyun Kwan oni ankaŭ aranĝas nupton. Laŭ konigo, la du ginkoj pli-ol-400-jaraj en la Konfuzia Templo estas simbolo de konfuzianismo kaj ankaŭ de la Universitato Sung Kyun Kwan. Multaj vojaĝantoj ilin vizitas kaj en preskaŭ ĉiu semajnfino oni okazigas nupton tie. Nia raportisto vizitis Ĉinan Universitaton, fonditan en la domego konstruita celebre al la 600-a datreveno de la universitato kaj vidis, ke tie iras simpla kaj ankaŭ solena nupto.