Hongkong revenis al sia patrolando Ĉinio en la jaro 1997, kaj samjare fondiĝis la Hongkong-a Speciala Administra Regiono.
Hongkong famas pro sia graveco ne nur en komerco kaj financo, sed ankaŭ en turismo por la mondo. Ekde 1995 Hongkong akceptis pli ol 10 milionojn da turistoj ĉiujare.
Taipo-monto estas la plej alta loko en Hongkong. Starante sur ĝi, oni povas ĝui la panoraman vidon de Hongkong: homoplenajn stratojn, ĉielskrapantojn, la Viktorian Havenon kaj dissemitajn insuletojn en malproksimo. Kiam falas nokto, ekbrilas sennombraj neonlampoj.
Vizitindaj estas golfoj en Hongkong. La longa marbordo, insuloj kaj duoninsuloj formas multe da golfoj kun diversaj trajtoj. Ekz., la Grandonda Golfo famas pro siaj grandaj ondoj. Kiam blovas orienta vento, furiozas ondoj en ĝi. Sekkong-golfo distingiĝas per vasta plaĝo, subtila sablaro kaj pura marakvo. La U-forma Taitam-golfo inter du longaj duoninsuloj estas ideala haveno.
En Hongkong oni ĉiam sentas modernecon influatan de la okcidenta kulturo. Tamen Boliu-templo, unu el la tri budhismaj sanktejoj en Hongkong, elspiras fortan etoson de la orienta kulturo. La templo alkroĉiĝas al montdeklivo. En 1913, kiam bonzo Ji Xiu funkciis kiel abato de la templo, ĝi prosperiĝis kaj fariĝis la plej granda templo en Hongkong post dekoj da jaroj. La konstruaĵoj en la templo estas grandiozaj, kun flavaj tegoloj, ruĝaj muroj, altaj terasoj kaj longaj ŝtuparoj. En la ĉefa halo estas kultataj tri oraj budho-statuoj en la mezo kaj 500 arhatoj ĉe la muroj. En la florĝardeno malantaŭ la templo estas pagodo kun relikvo de Ji Xiu ene. Pro kvieta medio kaj kontentiga pasloĝigo la templo allogas multe da turistoj. En la pasintaj jaroj antaŭ ĝi oni konstruis la bronzan statuon de Budho de Ĉiela Altaro, plej grandan subĉielan en la mondo.
Vizitinda estas ankaŭ la Urbeto de Song-dinastio, konstruita imite al tiu de la dinastio(960-1279) prezentata en la fama pentraĵo: "Ĉe Rivero en la Festo de Klaro kaj Brilo". La antikvaj konstruaĵoj, kiaj butikoj, restoracioj kaj tevendejoj, staras ĉe ambaŭ bordoj de la rivero. Komizoj servas en kostumoj de Song-dinastia modo. Kaj en la vaka tereno prezentiĝas dancoj kaj varieteoj.
En Hongkong estas du specoj de distrejoj: Unu por ripozigi turistojn, ekz., la Viktoria Parko, Montsupra Parko kaj Kowloon-parko kun tradiciaj ĉinaj ĝardenistikaj konstruaĵoj kiel la ĉefaj, kaj la alia por apreci kaj protekti sovaĝajn bestojn kaj plantojn, ekz., akvario en la Hongkong-a Oceana Parko kaj antaŭurbaj parkoj.
Hongkong estas ne nur vizitindejo, sed ankaŭ ideala aĉetejo en la mondo. En ĝi vendiĝas diversspecaj artaĵoj el la Oriento kaj produktaĵoj de famaj markoj el diversaj partoj de la mondo. Kompreneble, ĝui pladojn el markreskaĵoj en Hongkong estas grava aktivado por multaj turistoj.
|