• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-22 15:34:08    
Ĉinoj en pacprotekta polica trupo de UN en Afganio

cri
La afgana milito finiĝis jam 4 jarojn. De la 4 jaroj, pro klopodo de la registaro kaj popolo de Afganio, oni gajnis grandegan atingon en la paca rekonstruado de tiu lando. La afgana popolo ne forgesos, ke por gajni tiun atingon ne mankigeblas subteno kaj helpo de la internacia socio, precipe la grava rolo ludita de la pacprotekta polica trupo de UN en restarigo de paco en Afganio. Ankaŭ la ĉinaj policanoj en la pacprotekta polica trupo de UN profunde impresis la afganajn popolanojn.

"La pacprotekta trupo de UN venis al Afganio por plifortigi la sekurecon ĉi tie, diversaj laboroj, inkluzive de la rekonstruado, iras glate nur kiam nia lando estas sekura. Inter la pacprotektaj policanoj de UN, la ĉinaj pacprotektaj policanoj estas tre bonaj! Sendub, la ĉinaj pacprotektaj policanoj ludas tre pozitivan kaj gravan rolon."

Kiel inĝeniero en Kabulo, Abdulhadi alte taksas la ĉinajn pacprotektajn policanojn. Antaŭ nelonge, raportisto de nia radiostacio renkontiĝis kun ĉina polica oficiro Qiu Chongwen, kiu servas kiel polica konsilanto de UN en Afganio. En hodiaŭa programero, ni rakontos pri li.

Oficiro Qiu havas pli ol 30 jarojn. Li ne estas tre alta sed tre fortika. La uniformo de pacprotekta policano de UN pliimponigis lin. Oficiro Qiu konigis al raportisto, ke en majo de la jaro 2005, laŭ peto de UN kaj sendite de la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco, li venis al Afganio por servi kiel polica konsilanto de UN kaj plenumi pacprotektan taskon dum unu jaro. Tio estas la unua fojo, ke oficiro Qiu servas kiel pacprotekta policano de UN. Kvankam li jam konatiĝis kun vundo kaj malriĉeco alportitaj de milito, tamen Afganio, kiu trapasis militadon de multaj jaroj, ankoraŭ surprizis lin. Oficiro Qiu diris:

"Rigardate de aviadilo, la tuta Afganio estas dezerta. Kiam la aviadilo eniris en aeran regionon de Kabulo, mi vidis, ke la tuta Kabulo estas ruinigita urbo. Post kiam mi atingis Kabulon, mia unua impreso estas tio, ke homaro reiris kelkaj jarcentojn."

Kiel polica konsilanto de UN, la ĉefa tasko de oficiro Qiu estas helpi al Afganio fari reformadon kaj reorganizadon de policaj aferoj. Kiel aliaj rekonstruaj taskoj, ankaŭ la rekonstruado de policaj aferoj de Afganio estas eksterordinare malfacila. Oficiro Qiu diris:

"Reformado de policaj aferoj estas parto de la politika rekonstruado. Kiel aliaj konstruadoj, ĉio estas neglektita atendanta reprosperigon. Post milito de kelkdek jaroj, preskaŭ ĉio de Afganio estis detruita. La tuta justica sistemo kaj leĝplenuma sistemo estis serioze detruitaj. Ni devas komenci ĉion de nulo."