• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-22 18:40:13    
Altranguloj en azia belarta rondo kolektiĝas en Pekino kaj kune establas interfluan terenon

cri

Karaj retlegantoj, forumo de estroj de aziaj pikturaj muzeoj okazanta en Ĉina Piktura Muzeo, estas la unua alttavola renkontiĝo de estroj de aziaj pikturaj muzeoj kaj preskaŭ 50 estroj kaj reprezentantoj el 15 landoj kune diskutis pri la nuna stato kaj disvolviĝo de aziaj pikturaj muzeoj.

En la 31-a de aŭgusto, sub fono de vigla sudorientazia muzikaĵo en Ĉina Piktura Muzeo, kolektiĝas estroj de 15 landoj, kiaj Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, 10 membrolandoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Hindio kaj Bangladeŝo kaj estroj el ĉinaj partaj provincoj kaj urboj kaj Hongkong, Aomen kaj Taiwan kaj specialistoj kaj erudiciuloj, kiuj faras esploron pri sudorientazia belarto por okazigi solenan inaŭguron de la forumo. Ministro de ĉina Kultura Ministerio sinjoro Sun Jiazheng diris en la inaŭgura ceremonio, ke kulturo de aziaj landoj estas abunda kaj kolororiĉa, sekve de procezo de tutmonda ekonomia integriĝo, kulturo meze de aziaj landoj kaj tiu inter Azio kaj mondaj aliaj lokoj reciproke kolizias kaj referencas, dank' al tio, kulturo kaj arto de Azio havas tagoposttagan elstariĝan karakterizon. Li diris:

"Depost eniro en la novan jarcenton, kulturo ludas pli kaj pli gravan rolon en la naciaj rilatoj kaj kultura interfluo povas esti motoro por antaŭenpuŝi interregistaran amikecan kunlaboron. Ŝtata piktura muzeo, kiel unu el ŝtataj kulturaj figuroj, devas konsideri ekzistan kaj disvolvan problemon en la nova situacio kaj mi esperas, ke la forumo povos gajni riĉan frukton kaj establi novan terenon por interfluo kaj kunlaboro por aziaj pikturmuzeaj estroj kaj specialistoj."

Forumo de estroj de aziaj pikturaj muzeoj estas unu el serio da aktivadoj de la 8-a Azia Arta Festivalo kaj ĝi estas fondita laŭ propono de Sun Jiazheng en kunveno de kulturaj ministroj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko en 2005. La forumo nomiĝas "Ĉeftema Kunveno de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko" kaj celas kunigi pikturajn muzeojn en aziaj landoj, precipe tiujn en landoj de la asocio, Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, por diskuti pri problemoj rilate al konservado, eksponado kaj esplorado de aziaj pikturaj muzeoj por ke pikturaj muzeoj en aziaj landoj fariĝu grava tereno por disvolviĝo de la nuntempa azia belarto.

En la forumo, ĉeestantaj estroj kaj reprezentantoj de diverslandaj pikturaj muzeoj faris vastan kaj profundan interfluon. Estro de Indonezia Ŝtata Piktura Muzeo Tubagus Sukmana elmetis la nunan problemon de la muzeo, t.e Indonezio konsistas el granda nombro da insuloj kaj en pluraj insuloj kaj lokoj, la publiko ne konscias rolon de piktura muzeo kaj tial la muzeo devas iri al ĉiuj insuloj por disvolvi propagandon kaj antaŭenpuŝon. La problemo kaŭzas jenan temon, t.e. kiel piktura muzeo ludu rolon en malsamaj spacoj kaj malsamaj lokoj. La ĉeestantoj manifestis multajn opiniojn pri tiu temo.