• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-25 20:04:50    
Iom pri forumo de estroj de aziaj pikturaj muzeoj

cri

Akceptante intervjuon estro de Vjetnama Piktura Muzeo Truong Quoc Binh diris, ke li volas konigi ilian sperton protekti kaj reaperigi artaĵojn en intertropika klimato kaj samtempe esperas fari interfluon kun ĉinaj samprofesiuloj pri konservo kaj reaperigo de artaĵoj kaj okazigo de ekspozicio kun speciala temo. Sinjoro Truong Quoc Binh emfazis, ke la forumo liveras bonŝancon por kunlaboro. Li diris:

"En la forumo, ni elmetos postulon pri kunlaboro, ekzemple okazigi ekspozicion de artaĵo de diversaj landoj ene de kunliga regiono, kiaj ekspozicio pri agrikultura civilizacio de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko kaj tiu pri influo de katolikismo kaj budaismo al arto de sudorientaziaj landoj. Ni povas okazigi ekspozicion laŭ pli multaj tiaj temoj, ĝenerale dirite, en tiu regiono, diversaj landoj estas influataj de du antikvaj civilizaciaj landoj, kiaj Ĉinio kaj Hindio. En fono de tutmondiĝo, ni devas konsideri, kiel oni protektu influon de tradiciaj kulturo kaj arto en ŝtata moderniĝo, t.e. dum periodo de tutmondiĝo, kiel oni protektu kulturan karakterizon de sia lando."

La problemo elmetita de sinjoro Truong Quoc Binh estas fokusa temo en la forumo. Ĉeestantaj piktur-muzeaj estroj el Birmo, Kamboĝo, Indonezio kaj aliaj sinsekve esprimis, ke pikturaj muzeoj de aziaj landoj devas per la bonŝanco, kune diskuti pri tio, kiel oni trovu pozicion de azia arto en la giganta internacia kultura medio.

Akceptante intervjuon estro de Ĉina Piktura Muzeo sinjoro Fan Di'an faris detalan eksplikon pri la problemo. Li konigis, ke karakterizo manifestata de belarto de aziaj landoj unuflanke estas turno de tradicio al moderno kaj aliflanke estas kunfando de nacia kulturo kaj internacia kulturo. Se azia belarta rondo povos kompakte fari interfluon kaj aperigi karakterizon de azia belarto al la internacia belarta rondo, tio estas grava strategia elekto de aziaj landoj. Tamen delonge interfluo inter aziaj pikturaj muzeoj estas malvigla. Ni prenu Ĉinan Pikturan Muzeon kiel ekzemplo, kvankam la muzeo okazigis plurajn atentatajn ekspoziciojn pri Eŭropo, Usono, Japanio kaj Korea Respubliko, tamen estas malmultaj ekspozicioj pri 10 landoj de Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Fan Di'an esprimis, ke okazigo de la forumo estas simbolo de kunlaboro de azia belarta rondo kaj ankaŭ estas bonŝanco. Li diris:

"Riĉfonto de belarto de aziaj landoj estas tre enhavoriĉa, tamen antaŭe pro bareco aŭ malvasteco de piktura muzeo, la plej grava interflua kanalo, tiuj riĉfontoj ne estas kunĝuataj de popolanoj de aziaj landoj, mi pensis, ke sekve de okazigo de la forumo, malfermiĝo de interflua kanalo, riĉfonto de azia belarto povos esti kunĝuata de popolanoj de aziaj landoj kaj tio estas frukto, kiu estas atendata de ni."