• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-26 17:24:23    
Tradicia Literatura Konkurso Liro

cri
Redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn

partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.

Liro-2006 havas kvin branĉojn.

1. Originala prozo.

2. Originala poezio.

3. Traduka poezio: Porinfanaj poemoj de Agnija Barto, okaze de ĝia

100-jara jubileo.

4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): Medvedj na vojevodstve.

5. Traduka prozo (el la angla lingvo): A diagnosis of death de Ambrose

Bierce.

En la branĉoj 1 ¬3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu

kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn

de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039

Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la

organizantojn antaŭ 15-a de oktobro 2006.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj,

al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis

publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario

kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj ĉe

http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-liro.htm/

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos

anoncita je la Zamenhofa Tago 2006. La organizanto ĝis 1. jan. 2009 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de

libroforma eldono.

Aldone: Lartikolo fontas el Halina Gorecka, sekretario de Liro-2006.