• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-26 19:38:25    
Produktoj de administro de mono estas varme bonvenigataj

cri
Specialistoj diris, ke la apero de postulo pri administro de mono estas la bezono de la disvolvo de ĉina socio. Antaŭe, en la sistemo de plana ekonomio, kuracado kaj emerituro estis fundamente solvitaj de la ŝtato. De la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, sekve de la disvolvo de merkata ekonomio, kuracado kaj emerituro laŭgrade estas sociigitaj, la ŝtato liveras nur bazan garantion, por havi altkvalitan maljunecan vivon, oni devas frue fari planon. Cetere, pro la socia disvolvo, popolanoj havas pli altan celon en spirita kaj materiala flankoj, tial administro de mono fariĝis la efika helpa metodo por atingi la celon.

Sinjoro Liu Yanbin, ĝenerala sekretario de ĉina speciala komitato de planistoj pri administro de mono, diris:

"Kiel vi administru monon, tio influos vian vivkvaliton. La administro de mono estas tre grava por ĉiuj homoj."

Kiel specialisto de la administro de mono, sinjoro Liu opiniis, ke nun varmas familia administro de mono, sed pro malalta nivelo de administro, kazoj de malsukceso de administro estas multaj. Mankas racia plano pri propraĵoj en iuj familioj, tio kaŭzis, ke la financa stato troviĝas en malsana stato. Ekzemple, pro malracia konsumo per kredita karto kaj malracia investo al la fako de doma kaj biena proprietoj, la vivo de iuj homoj estas malfacila. Por tio, la speciala komitato de planistoj pri administro de mono organizas multajn kursojn pri scioj de administro de mono por helpi al popolanoj kompreni relative sistemajn sciojn de administro de mono kaj lerni ĝustan administron de mono.

Nun, iuj ĉinaj financaj establaĵoj disvolvis multajn aktivadojn de administro de mono, instruis sciojn de administro de mono kaj kreis produktojn konformajn al diversaj enspezaj niveloj. Vicĝenerala direktoro de persona financa fako sub Ĉina Konstrua Banko kaj altnivela ekonomiisto sinjorino Ma Meiqin sciigis al la raportisto, ke la banko faris plibonigon kaj organizon de tradicia depona negoco, liveris oportunon al klientoj, samtempe vendis produktojn de administro de mono kiel agento, ekzemple fonduson, oron, fremdan valuton kaj aliajn produktojn. Iuj estas rekte investita en Ĉinio, iuj en fremdaj landoj poste repagas interezon al klientoj. Riĉaj produktoj estas bonvenigataj de klientoj.

"Nun pli kaj pli da klientoj investis bankajn produktojn de administro de mono, ĉiujare novaj klientoj aĉetas novajn produktojn, kreitajn de bankoj, kaj klientoj pli kaj pli multe atentas administron de mono."

La fortigo de postulo de administro de mono ankaŭ akcelis naskiĝon de la nova profesio, administristo de mono. Laŭ konigo, nun en Ĉinio la nombro de familioj, kies jara enspezo atingis 500 mil juanojn, superis 10 milionojn, laŭ tio, ke unu administristo de mono servas al unu familio, nur en la flanko de servado al ĉi tiuj familioj, ankoraŭ mankas almenaŭ 100 mil administristoj de mono.