• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-27 20:31:01    
Zhejiang-aj entreprenoj, kiuj marŝis el Ĉinio

cri

Koncernaj personoj montris, ke se la vendo de produktoj aŭ produktado en fremdaj landoj efektive nur estas la unuapaŝa periodo de transmara disvolvo de entreprenoj. Jochum S. Haakma, estro de ĝenerala buroo pri eksterkomercista investo sub nederlanda Ministerio pri Komerco, respondeca pri varbo de komercisoj en Zhejiang, diris al raportisto, ke zhejiang-aj entreprenoj devas pli multe partopreni en merkatigo kaj marka konstruado, tial ili povos akiri pli multajn spertojn kaj profitojn.

"Efektive, zhejiang-aj entreprenoj produktis multajn komercaĵojn, ekzemple ĉiutagaj necesaĵoj kaj aŭtoj, nun ĉi tiuj produktoj estas eksportataj al Eŭropo. Sed ĉinaj korporacioj ne partoprenis en la resta procezo kaj eŭropaj importistoj faris la restajn aferojn. Zhejiang-aj komercistoj devas pli multe vidi tion, kio okazas ekstere, ili devas instali proprajn vendajn centrojn, ne nur produkti kaj vendi komercaĵojn, sed ankaŭ partopreni en la tuta merkata vendado, marka konstruado kaj laŭkanala vendado, tio havas pli grandan bonaĵon por altigi produktadon kaj vendadon."

Jochum S. Haakma esprimis ankaŭ, ke Zhejiang estas unu el la lokoj, kies privata ekonomio estas plej evoluinta en Ĉinio, ĝia potenca ekonomia forto kaj granda investa kapablo estas ŝatataj de multaj landoj, Nederlando ĉiam sin dediĉas al invito al zhejiang-aj komercistoj investi en Nederlando kaj igi produktojn faritajn en Zhejiang kunfandiĝi en eŭropa cirkula vojo.

La alia nova movdirekto de zhejiang-aj entreprenoj pri investo ekster Ĉinio estas instalo de transmaraj esploraj kaj ekspluataj centroj. Vicestrino de zhejiang-a Scienc-teknika Halo sinjorino Luo Weihong esprimis intervjuate, ke la instalo de transmaraj esploraj kaj ekspluataj centroj estas la efika metodo de altigo de scienc-teknika nivelo de zhejiang-aj entreprenoj.

"En nia provinco Zhejiang, kolektiĝis malmultaj talentuloj, ĉi tio estas nia malsupereco. En la procezo de scienc-teknika akcelado al ekonomia disvolvo, nun estas la periodo de internacia kunlaboro, por ke niaj entreprenoj bonigu aranĝon de scienc-teknikaj riĉfontoj, la registaro devas pli multe subteni ilin, akceli internacian kunlaboron en flankoj de tekniko kaj kreo kaj akceli entreprenojn instali esplorajn kaj ekspluatajn centrojn."

Sinjorino Luo Weihong informis, ke baldaŭ la scienc-teknika halo de la provinco Zhejiang stimulos kaj helpos al potencaj entreprenoj instali esplorajn kaj ekspluatajn centrojn en landoj, kiuj havas amason da talentuloj kaj abundajn teknikajn riĉfontojn.

Marŝo eksteren signifas komunan ekzistadon de defio kaj ŝanco. Laŭ kapablaj zhejiang-aj entreprenistoj, la fina celo de marŝo eksteren estas ambaŭflanka gajno de entreprenoj kaj lando, kie troviĝas la entreprenoj.


1  2