• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-28 16:25:47    
Iom pri filmo Aspirino

cri

Ĉifoje en la filmo "Aspirino", ŝi ludas rolon de moda raportisto, ŝi strebas al pura emocio kaj travivas malsaman emocian sperton en diversaj periodoj. Ŝi reprezentas ĉinan junulinon kaj havas ilian karakterizon. Parolante pri filmnomo "aspirino", Mei Ting diris, ke aspirino estas konstanta medikamento kaj ŝi atentas la medikamenton post konatiĝo kun sia edzo Yan Bo. Mei Ting diris, ke edzo Yan Bo aprobas nur unu specon de aspirino, kiu estas produktata en Francio. Ĝenerale en malvarmumo aŭ kapdoloro, Mei Ting prenas unu pecon kaj videblas bona efiko.

La filmo "Aspirino" havas specialan signifon por geedzoj Yan Bo kaj Mei Ting. Ili sin preparas por la filmo ekde sia amiĝo, 4 jarojn post sia geedziĝo, ili finfine plenumis kameraadon de la filmo. En la filmo, troviĝas multaj unuafojoj por ili, ekzemple tio estas la unua fojo por Yan Bo servi kiel reĝisoro, por Mei Ting kanti kaj servi kiel produktanto. Dum kameraado de la filmo, ili portas sur si grandan premon. Krom arta konsiderado, ekonomia premo estas ege peza por ili kaj iam ili eĉ ne povas spiri. Yan Bo diris:

"Estas malfacile kamerai filmon en ĉina interna loko, nur konata reĝisoro havas ŝancon kamerai komercan filmon kaj filmon kun granda investo. Nia filmo estas filmo kun sendependa investo kaj multe dependas de helpo de geamikoj. Tial mi pensis, ke la registaro devas asigni por monhelpi junajn reĝisorojn kaj memkameraatajn ĉinajn filmojn."

Antaŭ nelonge la filmo "Aspirino" surscenejiĝis en ĉinaj kelkaj kinejoj kaj altiris al si rigardon de malmultaj junaj metropolaj virinoj. Tamen ĝenerale dirite, bileto-vendado estas malkontentiga. Tio estas komuna travivaĵo de ĉinaj filmoj kun malgranda investo. Malgraŭ tio Mei Ting kaj Yan Bo ne bedaŭras pri sia investo en la filmo. Finfine ili faras kuraĝan provon kaj faras ion, kio plaĉas al ili.

Nun Yan Bo preparas sian novan filmon kaj televida teatraĵo "Necesas Feliĉiĝi", en kies prezentado Mei Ting partoprenas, estas en kameraado. Kiam raportisto demandis, ĉu Mei Ting planas ludi rolon en filmo de Yan Bo, Mei Ting diris, ke kunlaboro de geedzoj havas akordon, sed ankaŭ kaŭzas kverelon kaj kontraŭstaron, tial nun ŝi kaj volas kaj timas ludi rolon en filmo de sia edzo.

Multaj filmoamatoroj kaj amaskomunikiloj atentas ilian filmon kaj ankaŭ zorgas pri ilia geedzeco. Mei Ting diris, ke post kvarjara kunvivado, patoso probable foriras, tiam ili devas pensi pri unua intenco de geedzeco kaj bone trakti unu la alian.