• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-28 16:43:21    
Ĉina spaciala bredado eniris en fazon de surtera selektado

cri
Post kiam Ĉinio sukcese pafis kaj revenigis la unuan sateliton, uzatan por spaciala bredado, en tiu ĉi monato, ĉina sciencisto proklamis lastatage, ke la ĉina spaciala bredado jam eniris en la fazon de surtera selektado. Laŭ prognozo, post 5 jaroj Ĉinio lanĉos grandan nombron da novaj specoj de agrikulturaj plantoj per spaciala bredado. Bonvolu aŭskulti koncernan raporton!

La 24-an ĉi-monate la satelito Praktiko n. 8 sukcese revenis teren post 25-taga kosmovojaĝo. Sinjoro Tang Bochang, ĉefprejektanto de tiu ĉi satelito, diris al raportisto, ke en la kosmovojaĝo la satelito portis 208 kilogramojn da semoj, kaj tiu ĉi satelito estis pafita de Ĉinio unuafoje por provo pri spaciala bredado. Li diris, "En ĉi-foja kosmovojaĝo la satelito portis 208 kilogramojn da semoj de 2020 pecoj da specimenoj el 152 specioj de 9 klasifikoj. Dum la vojaĝo la medio en la satelita kajuto garantiis kondiĉojn por la provo, kaj la temperaturo estis regita inter 7 kaj 20 gradoj."

Oni sendis tiujn ĉi semojn al la kosmovojaĝo pro tio, ke sciencistoj opinias, ke en sengravita stato iuj semoj eble mutacios, kaj per tiuj ĉi mutaciiĝintaj semoj oni probable elkultivos altproduktajn bonkvalitajn specojn.

Sed la kosmovojaĝo de semoj estas nur la unua paŝo de la spaciala bredado. Post reveno de la satelito, sciencistoj selektos kaj bredos tiujn ĉi semojn surtere, tiu ĉi fazo estas nomata surtera selektado, kaj oni povos elkultivi idealajn specojn nur post 3 aŭ 5 jaroj.

Laŭ konigo de sinjoro Liu Luxiang, ĉefsciencisto de la ĉina projekto pri spaciala bredado, koncerna fako jam transdonis tiujn ĉi semojn al la ĉina Agrikultura Ministerio. Poste la ministerio sendis ilin al ĉirkaŭ cent agrikulturaj institutoj kaj universitatoj por plua esploro. Tio signas, ke la ĉina spaciala bredado jam eniris en la fazon de surtera selektado. Laŭ li, post 3 jaroj ĉinaj sciencistoj per tiuj ĉi semoj elkultivos novajn plantojn.

Fakte jam en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio per aliaj satelitoj plurfoje faris tian provon kaj elkultivis pli ol 60 novajn specojn de plantoj. Koncerna specialisto diris, ke tiuj ĉi novaj specoj plejparte estas altproduktaj kaj bonkvalitaj. Ekzemple, tomatoj, elkultivitaj per la spaciala bredado, estas pli dolĉaj, karnodikaj kaj ĉiu mezkvante pezas je 250 gramoj, kaj kapsikoj enhavas vitaminon C pli multe je 20% kompare kun la kutimaj.

Sinjoro Liu Luxiang diris, ke esploro atestas, ke novaj specoj de plantoj, elkultivitaj per la spaciala bredado, estas sekuraj kaj senvenenaj. Li diris, "Nia mutaciiga tekniko ne tuŝas genojn de aliaj specioj. Tiuj ĉi semoj mutaciis mem sen aliaj faktoroj, tial plantoj de tiuj ĉi semoj estas sekuraj kaj senvenenaj."

Liu Luxiang diris, ke en Ĉinio triono de agroj estas malaltprodukta; se oni kultivos sur dekono de ĉinaj agroj novajn specojn de plantoj, elbreditajn per la spaciala tekniko, la produktkvanto espereble multe altiĝos. Laŭ lia konigo, en la venontaj du jaroj Ĉinio pluapaŝe disvastigos novajn plantspecojn sur la agroj kun areo de ĉirkaŭ 3 milionoj da hektaroj en la tuta lando, kaj pro tio la produktkanto aldonos 1 ĝis 1,5 miliardojn da kilogramoj.