• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-29 07:17:09    
Wang Kuishan: Pentristo kaj Lia Nepino

CRI

Tingting, 6-jara knabino, havas avon kiu estas veterana pentristo tre fama en la lando pro subtila pentrado de bestoj, arboj kaj floroj laǔ la ĉina tradicia stilo. Ankaǔ Tinting estas desegnema, kvazaǔ ŝi heredus genon de la avo pri pikturo.

Iun tagon, Tingting pentris ion, tre similan al arbo.

La avo diris, "Tingting, vi malĝuste pentris la arbon. Vere. Ĝi devas esti ĉi tia..." Kaj li pentris modelon de arbo por la knabineto.

"Kial malĝuste? Kial ĝi devas esti ĉi tia?"

"Bone rigardu, Tingting! La branĉoj de via arbo ne estas ĝustaj."

"Kial la branĉoj de mia arbo estas malĝustaj?"

"Kiel la branĉoj povas esti pli dikaj ol la trunko?"

"Kial ĝiaj branĉoj ne povas esti pli dikaj ol ĝia trunko? Kial tiuj branĉoj de mia arbo ne devas esti pli dikaj ol tiu trunko?"

"Tio jam ne estas arbo."

"Sed kial vi diris, ke ĝi estas arbo, se ĝi ne estas arbo?"

La avo povis diri plu nenion. Li do silente rigardis, kion la knabino elkovos plu.

Tingting pentris ion tre similan al leporo kaj eĉ tute ruĝigis ĝin per farbo.

"Tingting, vi malĝuste pentris la leporon!" Kaj li faris demonstron.

"Kial ĝi estas malĝusta?"

"Ĉu estas leporo tute ruĝa?" milde demandis la avo, kun dolĉa rideto.

"Kial leporo ne povas esti tute ruĝa?"

"Ĉu vi foje vidis ruĝan leporon?"

"Ĉu ruĝa leporo ne povas ekzisti, se mi ne vidis tian leporon?"

"Tio jam ne estas leporo!"

"Sed kial vi diris, ke ĝi estas leporo, se ĝi ne estas leporo?"

Ŝia avo ne povis fari respondon. Li gapis al la nepino.

Tingting pentris ion tre similan al ĉevalo kiu tamen ricevis flugilojn disetenditajn ambaǔflanke de ĝia dorso.

"Tingting, vi malĝuste pentris la ĉevalon!"

"Kia do estas ĝusta ĉevalo?" La knabino levis la kapon kaj pafis al la oldulo brilojn el siaj grandaj okuloj.

"Ĉu ĉevalo havas flugilojn?"

"Ĉevalo ne havas flugilojn."

"Sed kial vi aldonis la flugilojn?"

"Mi volas, ke flugiloj kresku el mia ĉevalo!"

"Tio jam ne estas ĉevalo!"

"Sed kial vi diris, ke ĝi estas ĉevalo, se ĝi, laǔ via nuna aserto, ne estas ĉevalo?"

Mutis la avo.

Tingting pentris maljunan kokinon. La maljuna kokino ellasis ovon, eĉ pli grandan ol la kokino mem. Tingting sendis tiun ĉi pentraĵon al Hispanio por partopreni en internacia ekspozicio de infanaj pentraĵoj. Fine ŝi gajnis la 1-an premion.

Informite pri tio, ŝia avo grumblis, "Kial okcidentanoj estas tiel naivaj kiel infanoj?"